Ovampa akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ovampa akcipitro
Ovampa akcipitro
Ovampa akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. ovampensis
Accipiter ovampensis
(Gurney, 1875)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La OvambaOvampa akcipitro (Accipiter ovampensis) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri akcipitro 31 al 38 cm longa kun enverguro de 60–75 cm. Tiu malgranda rabobirdo havas konturon kaj proporciojn karakterajn de la akcipitroj de la genro Accipiter. Ili havas mallongan bekon kaj rozecan vaksaĵon kiu hegemonias ĉe fajna kaj pinteca vizaĝo. La kruroj estas tre fajnaj kun longaj piedoj. Ripoze la flugilpintoj atingas mezan voston kiu estas relative mallonga. Ambaŭ seksoj estas identaj, sed la ino estas 12% pli granda kaj ĝis 85% pli peza (105-190 g ĉe maskloj kaj 180-305 g ĉe inoj).

Tiu specio aperas laŭ du diferencaj morfoj: la maskloj de pala fazo havas tute blugrizajn suprajn partojn. La vosto prezentas alternon de nigraj kaj grizaj bendoj. La pugo estas ornamata de malgrandaj blankaj makuloj kiuj ne estas vere videblaj escepte en eluzita plumaro. La centra paro de vostoplumoj estas makulecaj de klaraj strioj. La gorĝo kaj subaj partoj estas tute striecaj grizblanke escepte la suba ventro kiu estas uniforme blanka. La inoj en pala fazo havas suprajn partojn pli nuance de bruna kaj subajn partojn pli striecajn.

La plenkreskuloj de malhela fazo estas tute nigrecbrunaj escepte la voston kiu estas tue identa al tiu de la pala fazo. Ambaŭfaze la irisoj estas malhelruĝaj aŭ brunruĝaj. La vaksaĵo kaj kruroj estas oranĝecflavaj.

For de la reprodukta sezono tiu specio estas ĝenerale silentema, sed kiam komencas la nupta periodo, ili iĝas tre voĉemaj proksime de la nesto. La kontaktalvoko kiu estas ankaŭ teritorieca estas akra kaj ripeta "keep keep keep keep" kaj ankaŭ alian stridan "ki ki ki ki" por forigi entrudulojn kaj "krr krr krr...." kaze de minaco. La inoj elsendas postuleman "kŭi-kŭi-kŭi" kiam la masklo alportas nutradon.

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Ganao, Gvineo, Kenjo, Malavio, Malio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sudafriko, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.

La areo de distribuado estas tre disa. Ili estas malmulte konataj kaj enigmaj en Senegalio kaj Gambio, en Okcidenta Afriko de Sieraleono al Togo, en Ekvatora Afriko de Niĝerio al la Centrafrika Respubliko aŭ Kenjo. Ili estas pli konataj en la suda kontinento, de Angolo, kaj suda Kongo kaj Mozambiko al suda Bocvano kaj norda Sudafriko. Ĝi estas konsiderata monotipa specio spite sia ampleksega teritorio, kaj ne estas agnoskitaj subspecioj.

Ili oftas ĉe aridaj arbaroj (akacioj, mopane, brachystegia) kaj en savanoj kun arbustaro, kaj ĉe dornaj arbustaroj. En Sudafriko ili instaliĝas volonte en ĉiaj plantejoj: eŭkaliptoj, poploj, pinoj kaj sisaloj sed ĉiam ĉe malfermejoj. Ili loĝas el marnivelo al 1800 m de altitudo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili vivas sole aŭ en paroj. Por pariĝado kaj masklo kaj ino ŝvebas aŭ faras cirklajn flugojn dumkrie. La masklo faras ondecajn flugojn. En Sudafriko tiu specio kunhavas foje parton de sia habitato, ĉefe en ekzotaj plantejoj kun aliaj rabobirdoj kiaj la Ŝikro, la Malgranda akcipitro, la Ruĝecbrusta akcipitro (Accipiter rufiventris), sed neniam kun la Blankanigra akcipitro (Accipiter melanoleucus).

Tiu specio povas esti ĉu sedenta ĉu nomadeca, aŭ eĉ migranta. Kelkaj sudafrikaj birdoj estas loĝantaj birdoj la tutan jaron sed plejparto vagadas norden. Aliaj sen konata scio migras trans la Ekvatoro. En Orienta Afriko, granda majoritato de individuoj estas vagademaj. La populacioj de Okcidenta Afriko ŝajne estas nereproduktuloj kiuj nur vizitas la regionon de junio al oktobro dum la pluvsezono.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono daŭras el aŭgusto al decembro en Sudafriko kaj maje al septembre en Kenjo. Por aliaj regionoj oni ne scias. La nesto estas strukturo el herberoj de 35 al 50 cm diametre kaj 15 al 20 cm profonde, kovrita de pli fajnaj herberoj aŭ arboŝeleroj, kaj sekaj aŭ verdaj folioj. Ĝi situantas 10 al 20 m supergrunde, plej ofte sur la ĉefa forko de alta arbo ĉe kanopeo. La ino demetas plej ofte 3 ovojn kiuj estos kovataj dum 33 al 36 tagoj. La elnestiĝo okazos post 33 tagoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili ĉasas ĉefe malgrandajn birdojn, sed ankaŭ flugantajn insektojn. Maskloj kaptas ĉefe pli malgrandajn birdojn (10 à 60 g) dum la plej fortikaj inoj ĉasas pli grandajn birdojn ĝis grando de turtoj (ĝis 250 g). Oftaj predoj estas abelmanĝuloj, upupoj kaj pigoj. Ili ĉasas foje per gvatado el ripozejo ĉu kaŝita ĉu elstara en malfermejo. Ili atakas same solajn birdojn aŭ ariĝintajn. Ofte ili ŝvebas alte kaj plonĝas el ĉirkaux 150 m sur sia predo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]