Ovidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ovide auteur.jpg

Ovidio (-43 al 17) (latine, Publius Ovidius Naso) estas romia poeto, unu el la ĉefaj poetoj de la latina, la aŭtoro de Metamorfozoj kaj Ars Amatoria, inter aliaj. Multaj de niaj rakontoj pri la grekaj kaj romaj dioj kaj herooj devenas de Ovidio.

Mastro de rakonto kaj verso, liaj vortoj ĉe la fino de Metamorfozoj (latine)

Quaque patet domitis Romana potentia terris,
Ore legar populi, perque omnia saecula fama,
Siquid habent veri vatum praesagia, vivam. (Met. 15.877-879)

ne estis vantaj: liaj libroj ja daŭris tra la epokoj. Aliflanke, kvankam li verkis precipe pri amo, dioj kaj herooj, liaj versoj ofte estas pli lertaj kaj glataj ol vere profundaj en sento aŭ penso. Spite de tio, lia influo sur la arton de la Okcidento estas granda.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ovidio venis de Sulmo, urbo 140 km oriente de Romo, trans la montaro. Lia familio estis riĉa, de alta klaso, kaj lia patro sendis lin kaj lian fraton al Romo por studi retorikon kaj leĝon. Ovidio fariĝis administranto kaj, poste, juĝisto. Li eble, post tempo, fariĝus ano de la Senato, sed anstataŭe Ovidio sekvis la veran pasion de sia koro kaj fariĝis poeto. Li fariĝis fama, sed en 8 p.Kr. imperiestro Aŭgusto ekzilis lin. La kaŭzo ne estas klara. La Ars Amatoria pri amoro ja eble ofendis Aŭguston, laŭ kelkaj, sed tio ne estas sole per si mem kaŭzo sufiĉa. Ŝajne Ovidio sciis ian malluman sekreton pri Aŭgusto aŭ ties filino Julia. Ovidio estis ekzilita al la marbordo de Ponto (la Nigra Maro), kie li loĝis ĝis morto. Iuj kleruloj estas argumentintaj ke la tuta ekzilhistorio estas mistifikado de Ovidio mem.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Amores: ("Amoroj") aperis ĉirkaŭ 20 a.Kr. Estas verko en 5 libroj: elegioj pri amo kaj amoro. Lia ĉefa amatino en ili estas la - eble fikcia - Korina, eble nomata laŭ la samnoma Greka poetino. Lerta verko, sed ne profunda en sento. Grande influis la aman poezion de la Okcidento.
  • Medea: aperis baldaŭ poste. Estis tragedio, kiun oni ege admiris. Perdita.
  • Heroides: sekvis: 15 leteroj de mitologiaj heroinoj en elegia formo: ekzemple Penelopa kiu skribas al Odiseo (Latine Ulikso) ke li nun ne plu atendigu ŝin. Tre ĉarma verko.
  • En 1 a.Kr. aperis la unuaj du libroj de Ars Amatoria: ("La Arto de Amoro"): manlibro en elegia formo por viro kaj virino pri la arto de amoro. Samjare aperis la dua - forte reviziita - formo de l' "Amoroj": tiu ĉi verko en la ankoraŭ ekzistanta versio havas nur tri librojn. Baldaŭ sekvis la 3a libro de l' "Arto de Amoro" kaj la Remedia Amoris:: instruo kiel seniĝi de ne plu bezonata amant(in)o. Ĉiuj ĉi verkoj estis ekstreme sukcesaj.

En 8 p.Kr. subite Ovidio estis ekzilita, kiel dirite: tiam preskaŭ preta estis lia ĉefverko:

  • Metamorphoseon: ("Metamorfozoj") en 15 libroj, kiuj priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo ĝis Aŭgusto Cezaro per rakontoj pri grekaj dioj kaj herooj. Ĉiuj interplektiĝantaj rakontoj finiĝas je metamorfozo: estas rakontoj de amo, ĵaluzo, ruzo, perfido, murdo, de homoj kiuj fariĝas arboj, birdoj, bovinoj, roko, steloj, dioj, ktp. Herkulo, Venuso, Dafna, Eneo, Tezeo, Minoo, Ikaro, ktp. Lia ĉefa verko kaj nia ĉefa fonto de greka mitologio, kvankam an sufiĉe ŝerca prezentado.
  • Ankaŭ Fasti: ("Kalendaro") datiĝas el tiu periodo. En la ekzilejo li ne disponis pri la bezonata biblioteko por serĉi informojn por fini ĝin. Ĝi konsistas el 6 libroj, pri la unuaj ses monatoj de la roma jaro. Por ni ofte bela fonto pri detaloj koncerne la historion, astronomion, religion.
  • Ankaŭ la lastaj "Heroinaj leteroj" (n-roj 16-21) datiĝas de tiu tempo.

En sia ekzilo li lernis la lokajn dialektojn; laŭdire eĉ verkis en ili. Sed ĉefe li plu verkis Latine.

  • Tristia ("Tristaĵoj"): poemleteroj ree en la konata formo de l' elegioj, direktitaj al amikoj en Romo: ke ili klopodu por interveni ĉe la imperiestro, ke li rajtu reiri al Romo. Foje monotone.
  • ex Ponto: ("Epistoloj el Ponto"): pli malpli laŭ la sama kordo... Tri libroj aperis en 12 kaj 13 p.Kr., la kvara nur post lia morto.
  • Ibis: - insulta poemo kontraŭ eksamiko en Romo - perdita. Imitaĵo, ŝajne, pri samspeca, samtitola poemo de Kalimaĥo kontraŭ Apolonio de Rodiso.
  • Halieutica: poemo pri fiŝospecoj en la Nigra Maro. Ne finpolurita.

Post morto[redakti | redakti fonton]

Ovidio estis fama en sia tempo, eĉ en ekzilo. Poste, dum 1100-1650, li estis legata tra la Okcidento kaj forte influis ĝian belarton. Li influis, inter aliaj,Danton, Botticelli, Ŝekspiron kaj Miltonon. La Romeo kaj Julieta de Ŝekspiro, por ekzemplo, venis de la rakonto de Piramo kaj Tisba en la kvara libro de Metamorfozoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. D. F. Brown, "The unreality of Ovid’s Tomitan exile", Liverpool Classical Monthly 10.2 (1985), p. 18–22.