Ovidiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ovidiu
urbo
urbeto en Rumanio • havenurbo
Lando  Rumanio
Distrikto Constanța
Situo 46° 16′ N, 28° 34′ O (mapo)46.2728.56Koordinatoj: 46° 16′ N, 28° 34′ O (mapo)
Ovidiu (Rumanio)
Ovidiu (Rumanio)
DMS
Alto super maro 6 m
Poŝtkodo 905900
Loĝantaro
– komunumo 13.847 (en 2011)
– vilaĝo 11,892 (en 2011; 12.337 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 60687
vdr

Ovidiu [ovidiŭ] estas urbo en la rumana distrikto Constanța. Ĝi situas norde de Konstanco. Al ĝi apartenas Poiana kaj de 2011 Culmea.

La malkresko de la loĝantaro de 2002 al 2011 estas kaŭzata de la fondo de Culmea kiel memstara unuo; en la tuta urbo, inkluzive de Culmea kaj Poiana la loĝantaro kreskis.

En la censo de 2002, 92,7 % el la 13 134 loĝantoj deklaris sin etnaj rumanoj; la dua grupo estis la tataroj kun 3,4 %[1]. En la censo de 2011 la parto de la deklarintaj rumanoj falis al 81,0 %, kaj 11,4 % deklaris nek etnecon nek religion.

5,9 % deklaris sin islamanoj (6,5 % en 2002). En Ovidiu ekzistas du moskeoj, la dua estis konstruita en 2005.

Ovidiu situas 13 km norde de la centro de Konstanco, ties kvartalo Palazu Mare situas nur du kilometrojn for. Du naciaj vojoj, DN2A kaj DN3C, ligas Ovidiu al Konstanco. Multaj loĝantoj de la urbo laboras en Konstanco. La aŭtovojo A4 komenciĝas ĉe Ovidiu kaj iras ĝis la haveno de Konstanco.

Norde de Ovidiu preterfluas la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari, kiu tie havas gravan kluzon. Oriente de la urbo situas lago Siutghiol, en kiu estas insulo nomiĝanta same Ovidiu. Ĝi estas somere ŝatata celo de turistaj ŝip-ekskursoj.

La urbo ricevis sian nomon memore al la romia poeto Ovidio, kiu estis ekzilita ĉe Nigra Maro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]