Oviedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 43° 22′ N 5° 50′ U / 43.367 °N, 5.833 °U / 43.367; -5.833 (mapo) Oviedo (en la asturia lingvo UvieoUviéu) estas urbo en Hispanio, ĉefurbo de la regiono Asturio.

Fondita en la mezepoko (8-a jarcento), Oviedo enhavas ĉirkaŭ 200 000 loĝantojn. Ĝi estas la administra, komerca kaj universitata centro de la regiono.

La religiaj konstruaĵoj de la urbo kaj la ĉirkaŭaĵoj estis konsiderataj Monda kulturheredaĵo de UNESKO en 1985. Inter ili ĉefrolas diversaj preĝejoj de antaŭromanika stilo (Santa María del Naranco, San Miguel de Lillo kaj San Julián de los Prados). Ankaŭ gravas la katedralo, kiu enhavas la mezepokan Sanktan Kameron.

Oviedo estas la sidejo de la Premio Princo de Asturio.

Bildgalerio

Aliaj projektoj