Ovo-lakto-vegetarano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ovo-lakto-vegetarano estas persono kiu laŭ sia principo ne manĝas ion por kiu besto estas mortigita.

Do ne: viandon, fiŝojn, salikokojn, mitulojn, birdaĵon (kokojn) aŭ aliajn viandaĵojn, kiel viandhakitaĵon, kolbason, k.t.p.

Oni jes manĝas: legomojn, terpomojn, tomatojn, nuksojn, fungojn, ĉampinjonojn, rizon, fruktojn, buteron, lakton, fromaĝon, ovojn, grenon kaj grenproduktojn, k.t.p.

Supoj, saŭcoj k.a. do ne estu infuzitaj el viando, kokaĵo, aŭ io tia, sed jes el legomoj. Baki aŭ rosti nutraĵon nur en pure vegetala oleomargarino, (aŭ krembutero), tamen ne en iu alia animala graso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]