Ovobrando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaseto da ovobrando

Ovobrando estas denslikva likvoro kiu estas preparita per ovoj, alkoholo (brando), kondensita lakto kaj sukero. La flava koloro estas kaŭzata de ovoflavaĵo kun aldono de kolorigilo ĉar konsumantoj atendas ke ĉi tiu produkto estas flava. Maldensa, likva ovobrando estas preparita kun tuta (kokina) ovo. Por densa, rigida ovobrando oni uzas nur la ovoflavon.

La alkoholenhavo de ovobrando estas ĉ. 14 %.

La densa ovobrando estas tre populara en Nederlando, ĝi ne povas esti trinkata sed oni devas "manĝi" ĝin per kulereto. Kelkfoje oni surtabligas la ovobrandon kun tufo da batita kremo. Oni "manĝas" la ovobrandon el likvorglasoportvinglaso.

Ovobrando ankaŭ estas uzata en glaciaĵokukoj (tortoj).