Ovario (planto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Ovolujo ( aŭ ovario [1] ) estas la malsupra parto de karpelo, kiu estas malplena kavo enhavanta la ovolo(j)n ĉe la angiospermoj. El tiu ĉi parto evoluas la frukto post la fekundiĝo de la floro.


I- Ovolujo supra, II- Ovolujo meza, III- Ovolujo suba.

La situo de la ovolujo al alia florparto estas karakteriza:

  • Ovolujo supra: se la floro havas malgrandan, malaltan florbazo, tiel ke la sepaloj, pateloj kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovolujo. Tiel la ovolujo staras libere, meze de la floro, la aliaj florpartoj kreskas sub ĝi: papavero, luzerno, pizoj, tulipo, brasikacoj, ktp.
  • Ovolujo meza: ĉe kelkaj specioj, la florbazo larĝiĝas kruĉforme ĉirkaŭ la ovolujo, tiel la aliaj florpartoj kreskas super ĝi. Tamen, la ovolujo ne kunkreskas kun la florbazo, kaj fakte ĝi estas "supra", aŭ "ŝajnsuba": tipe ĉe la rozacoj.
  • Ovolujo suba: se la rando de la florbazo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovolujo la aliaj florpoartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, ni parolas: kukurbo, asteracoj, apiacoj, ktp.

Referencoj

  1. Plena Ilustrita vortaro 2002, p.826