Ovorulado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ovorulado dum Pasko en Oxford

Ovoruladopaska ovorulado estas ludo per ovoj dum la Paskofesto. Ekzistas diversaj ludmanieroj laŭ landoj, sed kutime oni uzas boligitajn kaj dekoritajn ovojn, paskajn ovojn.

Historio

Saksoj, antaŭ kristanismo veneris la diinon Ostara, kies festo okazis dum la printempa ekvinokso, ĉirkaŭ la 21-a de marto. Ŝia besto estis la printempa leporo kaj la ovo estis la simbolo de la renaskiĝo de la tero dum la printempo. La papo Gregorio la 1-a ordonis al siaj misiistoj uzi antikvajn lokojn kaj festojn kaj rilatigi ilin al kristanaj ritoj kiam tio eblis. La kristana festo de la Reviviĝo estis tiel sukcese ligita al la pagana festo de Ostara kaj multaj el la antikvaj tradicioj estis adoptitaj dum la kristana festo.[1]. En Britujo, Germanujo kaj aliaj landoj, infanoj tradicie rulis paskajn ovojn malsupren de monteto. Iuj supozas, ke tiu tradicio estas simbolo de la rulado de la ŝtono, kiu malfermis la tombon de Jesuo antaŭ lia reviviĝo.[2]

Tiu tradicio kaj aliaj kiel ekzemple la paska leporo estis transportitaj al la Nova Mondo de la eŭropaj koloniistoj.[2] [3]

Referencoj

  1. angle « Easter », england-in-particular, vidite la 15-an de januaro 2011.
  2. 2,0 2,1 angle Mary Bellis, « The Origins of Easter Celebrations », about.com, vidite la 15-an de januaro 2011.
  3. « Egg Rolling », wyrdology.com, vidite la 15-an de januaro 2011.