Owczary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Owczary / Tempelfeld
vilaĝo en Pollando
Administrado
SIMC kodo 0879558 [+]
Poŝtkodo 55-200
Demografio
Loĝantaro 469  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 50° 50′ N, 17° 19′ O (mapo)50.83638888888917.319722222222Koordinatoj: 50° 50′ N, 17° 19′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Owczary / Tempelfeld (Pollando)
Owczary / Tempelfeld (Pollando)
DEC
Owczary / Tempelfeld
Owczary / Tempelfeld
Situo de Owczary / Tempelfeld

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Owczary, powiat oławski [+]
vdr

Owczary [ovĉari] estas vilaĝo en la pola vojevodio Malsupra Silezio, en la distrikto Oława kaj en ties centra komunumo Oława. Ekde la jaroj 1975 ĝis 1998 la loĝloko apartenis al Vroclava Provinco. Antaŭ 1945 la vilaĝo nomiĝis Tempelfeld.

Etimologio de nomo[redakti | redakti fonton]

La pola nomo de la vilaĝo, decidita en 1945, devenas de la pola vorto "owczarz" (ŝafisto) aŭ "owczarnia" (ŝafejo).

La preĝejo de Sankta Marteno

Preĝejo de Sankta Marteno[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas masonita ununava preĝejo de Sankta Marteno konstruita en dua duono de 15-a jarcento. Preĝeja turo estis aldonita al la konstruaĵo en 16-a jarcento. Origine gotika, la preĝejo estis rekonstruita baroke en 18-a jarcento. Malgraŭ tio, ĝi konservis sian gotikan tabernaklon.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

El Tempelfeld devenas la patroflanka parencaro de la germanlingvaj esperantistoj Thomas, Wieland kaj Birgit Pusch, kiuj ĉiuj tri geedziĝis al esperantistaj partneroj kaj fondis proprajn esperantlingvajn familiojn.