Owen Arthur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ĝ. Hon.
Owen Arthur MP
Owen Arthur
Owen Arthur
Persona informo
Owen Arthur
Naskiĝo 17-a de oktobro 1949
en Barbado
Morto 27-a de julio 2020
en Briĝurbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barbado vd
Alma mater Universitato de la Okcidenthindo
Partio BLP
Familio
Edz(in)o Julie Arthur
Infanoj Leah Arthur
Profesio
Okupo Ekonomikisto[1]
En TTT Oficiala retejo vd
5-a Ĉefministro de Barbado
Dum 6-a de septembro 199416-a de januaro 2008
Antaŭulo Lloyd Erskine Sandiford
Sekvanto David Thompson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Owen Seymour ARTHUR [o-ŭen simor arθer] (naskiĝis la 17-an de oktobro 1949, mortis la 27-an de julio 2020) estis barbada politikisto kaj membro de la Barbada Laborista Partio (BLP). Ekde la 6-a de septembro 1994 ĝis la 16-a de januaro 2008 li estis la 5-a ĉefministro de Barbado. Li tenas la rekordon de la plej longa tempo en funkcio kiel ĉefministro.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Owen Arthur estis instruata en la Knaba Lernejo de Coleridge kaj Parry, poste en la Kolegio Harrison, kaj poste en la Universitato de Karibio.

Li diplomiĝis en 1971 kiel bakalaŭro en ekonomio kaj historio, kaj en 1974 li magistriĝis en ekonomiko.[2]

Post diplomado, Arthur iris al Jamajko. Tie li laboris ĉe la Jamajka Nacia Planada Agentejo, kaj la Jamajka Baŭksito Instituto.

Li reiris al Barbado kaj aliĝis al la Ministerio de Financo kaj Planado en 1981.[2]

Owen mortis 70-jaraĝe la 27-an de julio 2020. Li estis enhospitaligita semajnojn antaŭe kun koraj komplikaĵoj.[3]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En 1983 Arthur nomumiĝis al senato. Li eniris elektan politikon en 1984 kaj gajnis la sidejon en Ĉambro de Deputitoj por Sankta Petro. Li iĝis ĉefo de la kontraŭstaro en 1993, kvankam li anoncis antaŭ nelonge, ke li konsideris foriri de politiko.[1]

Ĉefministro de Barbado[redakti | redakti fonton]

En 1994 la BLP gajnis la elekton, kaj je 6-a de septembro 1994 Guberniestro ĝenerala Damo Nita Barrow ĵurigis lin kiel la 5-an ĉefministron de Barbado.

Arthur kaj la BLP gajnis du pluajn elektojn en 1999 kaj 2003. Neniu alia politika partio gajnis tri sinsekvajn elektojn. Arthur ankaŭ tenis la postenon de Ĉefministro dum 13 jaroj, la pli longa tempo ol ajna alia Ĉefministro, sinsekva aŭ agregata.

La BLP malgajnis la elekton en 2008 kaj David Thompson iĝis Ĉefministro de Barbado. Iuj observistoj spekulativas, ke interna batalado inter Arthur kaj lia deputito, Mia Mottley, kaŭzis ke la publiko perdis fidon en la partio.[4][5] Arthur eksiĝis el ĉefo de la opozicio je 19-a de januaro 2008, kvar tagojn post la malgajno de la elekto, kaj Mottley iĝis la nova ĉefo de la kontraŭstaro.

En oktobro 2010 kvar membroj de la BLP donis al Arthur voĉdonon de aprobo por reveni kiel ĉefo de la BLP. Je la 18-a de oktobro 2010 Arthur ĵuris kiel ĉefo de kontraŭstaro.[2]

Penoj por krei Barbadan respublikon[redakti | redakti fonton]

En 1994 sub Arthur, la BLP-a manifesto proponis referendumon kun demando pri kreado de Barbada respubliko, kun Barbada ŝtatestro anstataŭ la reĝo/reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando. La referendumo komencis je 29-a de oktobro 1996 kaj la referenduma komisiono raportis siajn trovaĵojn je 15-a de decembro 1998. Ĝi rekomendis, ke Barbado adoptu parlamentan respublikan sistemon.

Citaĵo
 Why should we... perpetuate a situation where the highest office in our land, our head of state, is beyond the reach of each and every born Barbadian?   Kial ni devus... daŭrigi situacion kiun la plej alta posteno en nia lando, nia ŝtatestro, estas neatingebla de ĉiu ajn denaska Barbadano? 
— Owen Arthur[6]

Inter 1999 kaj 2008 Arthur penis okazigi publikajn referendumojn pri Barbada respubliko, sed ili neniam okazis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Owen Seymour Arthur. Knowledgewalk Institute. Arkivita el la originalo je 2020-10-30. Alirita 2011-01-09.
  2. 2,0 2,1 2,2 Rt. Hon. Owen Arthur. BLP. Alirita 2011-01-09.
  3. Barbados Today
  4. The Owen Arthur Versus Mia Mottley Rumble. Barbados Underground. Alirita 2011-01-09.
  5. The fall and rise of Owen Arthur. The Broad Street Journal. Alirita 2011-01-09.[rompita ligilo]
  6. Barbados' leader pushes to replace queen as head of state. Jamaica Observer. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2011-01-09.
Kabineta Posteno
Antaŭulo Posteno Posteulo
Lloyd Erskine Sandiford Ĉefministro de Barbado
(19942008)
David Thompson