Owen Arthur
La Ĝ. Hon. | |||||
Owen Arthur MP | |||||
---|---|---|---|---|---|
Owen Arthur
| |||||
Persona informo | |||||
Owen Arthur | |||||
Naskiĝo | 17-a de oktobro 1949 en Barbado | ||||
Morto | 27-an de julio 2020 en Briĝurbo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Barbado vd | ||||
Alma mater | Universitato de la Okcidenthindo | ||||
Partio | BLP | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Julie Arthur | ||||
Infanoj | Leah Arthur | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Ekonomikisto[1] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
5-a Ĉefministro de Barbado | |||||
Dum | 6-a de septembro 1994 – 16-a de januaro 2008 | ||||
Antaŭulo | Lloyd Erskine Sandiford | ||||
Sekvanto | David Thompson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Owen Seymour ARTHUR [o-ŭen simor arθer] (naskiĝis la 17-a de oktobro 1949) estas barbada politikisto, kaj membro de la Barbada Laborista Partio (BLP). Ekde 6-a de septembro 1994 ĝis 16-a de januaro 2008, li estis la 5-a Ĉefministro de Barbado. Li tenas la rekordon de la plej longa tempo en funkcio kiel Ĉefministro.[1]
Biografio
Arthur ĉeestis en la Knaba Lernejo Coleridge kaj Parry, post Kolegio Harrison, kaj post la Universitato de Karibio.
Li diplomiĝis en 1971 kun BA en ekonomio kaj historio, kaj en 1974 li havigis MSc en ekonomiko.[2]
Post diplomado, Arthur iris al Jamajko. Tie, li laboris ĉe la Jamajka Nacia Planada Agentejo, kaj la Jamajka Baŭksito Instituto.
Li reiris al Barbado, kaj aliĝis al la Ministerio de Financo kaj Planado en 1981.[2]
Politika kariero
En 1983, Arthur nomumiĝis al senato. Li eniris elektan politikon en 1984, kaj gajnis la sidejon en Ĉambro de Deputitoj por Sankta Petro. Li iĝis ĉefo de la kontraŭstaro en 1993, kvankam li anoncis antaŭ nelonge, ke li konsideris foriri de politiko.[1]
Ĉefministro de Barbado
En 1994, la BLP gajnis la elekton, kaj je 6-a de septembro 1994 Guberniestro ĝenerala Damo Nita Barrow ĵurigis lin kiel la 5-an ĉefministron de Barbado.
Arthur kaj la BLP gajnis du pluajn elektojn en 1999 kaj 2003. Neniu alia politika partio gajnis tri sinsekvajn elektojn. Arthur ankaŭ tenis la postenon de Ĉefministro dum 13 jaroj, la pli longa tempo ol ajna alia Ĉefministro, sinsekva aŭ agregata.
La BLP malgajnis la elekton en 2008, kaj David Thompson iĝis Ĉefministro de Barbado. Iuj observistoj spekulativas, ke interna batalado inter Arthur kaj lia deputito, Mia Mottley, kaŭzis ke la publiko perdis fidon en la partio.[3] [4] Arthur eksiĝis el ĉefo de la opozicio je 19-a de januaro 2008, kvar tagojn post la malgajno de la elekto, kaj Mottley iĝis la nova ĉefo de la kontraŭstaro.
En oktobro 2010, kvar membroj de la BLP donis al Arthur voĉdonon de aprobo por reveni kiel ĉefo de la BLP. Ĉe 18-a de oktobro 2010, Arthur ĵuris kiel ĉefo de kontraŭstaro.[2]
Penoj por krei Barbadan respublikon
En 1994, sub Arthur, la BLP-a manifesto proponis referendumon kun demando pri kreado de Barbada respubliko, kun Barbada ŝtatestro anstataŭ la reĝo/reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando. La referendumo komencis ĉe 29-a de oktobro 1996, kaj la referenduma komisiono raportis ĝiajn trovaĵojn ĉe 15-a de decembro 1998. Ĝi rekomendis, ke Barbado adoptu parlamentan respublikan sistemon.
|
Inter 1999 kaj 2008, Arthur penis okazigi publikajn referendumojn pri Barbada respubliko, sed ili neniam okazis.
Referencoj
Kabineta Posteno | ||
---|---|---|
Antaŭulo | Posteno | Posteulo |
Lloyd Erskine Sandiford | Ĉefministro de Barbado (1994 – 2008) |
David Thompson |
|
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Owen Seymour Arthur. Knowledgewalk Institute. Alirita 2011-01-09.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Rt. Hon. Owen Arthur. BLP. Alirita 2011-01-09.
- ↑ The fall and rise of Owen Arthur. The Broad Street Journal. Alirita 2011-01-09.
- ↑ The Owen Arthur Versus Mia Mottley Rumble. Barbados Underground. Alirita 2011-01-09.
- ↑ Barbados' leader pushes to replace queen as head of state. Jamaica Observer. Alirita 2011-01-09.