Owen Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Owen Wilson ĉe la filma debuto Midnight in Paris dum la Internacia Filma Festivalo de Cannes en 2011

Owen Cunningham WILSON (18-an de novembro 1968 en Dallas, Teksaso, Usono) estas usona aktoro kaj scenaristo.

Familio

Owen Wilson estas mezaĝa el la tri filoj de la reklamisto Robert Andrew Wilson kaj ties edzino, la fotografiistino Laura Cunningham. Li plenkreskis en Dallas. Li portas la naskiĝnomo de sia patrino kiel mezan nomon, kutima en anglalingva areo. Lia pli juna frato Luke estas same konata aktoro, dum la pli aĝa frato Andrew ludas foje.

La vojo al Halivudo

Li devis forlasi la 10-an klaso de St. Mark’s Academy pro diversaj stultaĵoj (ekz. ŝtelo de notlibro de la instruisto) kaj finstudi en alia lernejo. Post vizitado de la militista akademio, li amikiĝis kun la hodiaŭ reĝisoro Wes Anderson en la Universitato de Teksaso. Ili komune verkis scenlibron por la mallonga filmo Bottle Rocket, kiun ili filmigis post siaj studadoj. Li, liaj fratoj kaj Anderson relative rapide translokiĝis al Halivudo.

Antaŭ ol aperi en eta ludo en filmo de Ben Stiller, la Cable Guy, Wilson aperis en diversaj kutimaj filmoj. Li ludis en 1997 en populara agfilmo Anaconda, en 1998 li ricevis pli gravan - sed pli mallongan - rolon en filmo de Jerry Bruckheimer, en la Armageddon. Lia ludo grave antaŭenhelpis lian karieron.

Lia kunlaboro kun Wes Anderson daŭris plu kaj ili komune verkis scenlibron de Filmen Bottle Racket, Rushmore kaj The Royal Tenenbaums, kiuj ĉiuj estis sukcesoj.

Wilson, kiun oni rememoras ĉefe pro siaj ludoj en komedioj, pruvis sian talenton eĉ en aliaj temoj. Li ludis serian murdiston en The Minus Man kaj und einen provinton en The Haunting (1999). Li ludis ankaŭ en la milita dramo Behind Enemy Lines, sed la filmo ne estis sukceso.

Owen & Ben

La duopo de Owen Wilson & Ben Stiller unuafoje ludis en filmo Cable Guy, iĝis rapide vera vira amikeco. Ili helpis unu la alian por filmaj roloj, tiel ili aperas ofte en la samaj filmoj, kiel The Royal Tenenbaums, Zoolander, Starsky & Hutch same en Meet The Parents kaj en ties sekvaj partoj Meet The Fockers kaj Little Fockers. Krom tiuj, ili kunludis en filmoj Night at the Museum kaj Night at the Museum: Battle of the Smithsonian.

The Frat Pack

Owen Wilson estas membro de aktora grupo - nomata fare de la medio - Frat Pack- al kiu apartenas Ben Stiller, Vince Vaughn, Luke Wilson, Will Ferrell, Steve Carell kaj Jack Black. La nomo Frat Pack estas referenco je filmo Old School (2003), kun Vince Vaughn, Will Ferrell kaj Luke Wilson kaj surbaze de multaj filmoj, en kiuj la sep aktoroj kunludas en diversaj figuroj. Owen Wilsons ĝisnunaj Frat Pack-filmoj estas Wedding Crashers (2005), Starsky & Hutch (2004), The Royal Tenenbaums (2001), Zoolander (2001) kaj Cable Guy (1996).

Triviaĵoj

  • Karakterizaĵo de Wilson estas lia oblikva nazo, kiu estis plurfoje rompita.
  • Lia trifoja amikino estis Kate Hudson
  • Owen Wilson iĝis patro en 2011, kiam lia amikino Jade Duell naskis en Havajo lian filon.

Filmografio

  • 1996: Battle Racket
  • 1996: The Cable Guy
  • 1997: Anaconda
  • 1998: Permanent Midnight
  • 1998: Armageddon
  • 1998: Rushmore
  • 1999: The Haunting
  • 1999: Breakfast of Champions
  • 1999: The Minus Man
  • 2000: Shang-High Noon
  • 2000: Meet The Parents
  • 2001: Zoolander
  • 2001: Behind Enemy Lines)
  • 2001: The Royal Tenenbaums)
  • 2002: I Spy
  • 2003: Shanghai Knights
  • 2004: The Big Bounce
  • 2004: Meet The Fockers
  • 2004: Starsky & Hutch
  • 2004: The Life Aquatic with Steve Zissou
  • 2004: Around the World in 80 Days
  • 2005: The Wendell Baker Story
  • 2005: Wedding Crashers
  • 2006: You, Me and Dupree
  • 2006: Night at the Museum
  • 2007: The Darjeeling Limited
  • 2008: Drillbit Taylor
  • 2008: Marley & Me
  • 2009: Night at the Museum: Battle of the Smithsonian
  • 2010: Little Fockers
  • 2011: How Do You Know
  • 2011: Hall Pass
  • 2011: Midnight in Paris