Pákozd

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento pri batalo en Pákozd

Pákozd [pAkozd] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Gárdony.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, inter monto Velence kaj lago Velence, laŭ traira flankovojo. Aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto-Balatono disigas la vilaĝon de la lago.

Historio [redakti]

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, en la bronzepoko fortikaĵo konstruiĝis, fine alvenis keltoj kaj romianoj. En 1543 la turkoj okupis la tutan regionon. En 1593 la hungara-aŭstra armeo venkis la turkojn, sed fortikaĵon de Székesfehérvár ili ne povis reokupi. En 1848 la hungara armeo venkis armeon de banuso Josip Jelačić.

Vidindaĵoj [redakti]

La romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1720. Apud la vilaĝo troviĝas arboreto, sur monteto elvidejo. En la lago Velence estas kanejo, kie vivas maloftaj birdoj.