Pál Antal Murgu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Antal MURGU rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto. Li naskiĝis en Braŝovo la 7-an de aprilo 1950.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Pál Antal Murgu akiris diplomon pri rumana-hungara lingvoj en la Universitato de Bukareŝto en 1980. Inter 1979 kaj 1990 li estis redaktoro de Munkásélet, poste li fariĝis entreprenisto, eldonisto de gazetoj kaj libroj. En 2004 li estis la ĉefredatoro de reirigita revuo Valóság. De 2005 li faris esoterikajn studojn, estas spiritkuracisto, parapsikologo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.