Pál Bezerédj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Bezerédj
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1840 (1840-03-17)
en Sopron
Morto 21-an de januaro 1918 (1918-01-21) (77-jaraĝa)
en Szedres
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Grafo Pál Bezerédj, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezerédj Pál estis motoro de la hungara silkraŭpobredado, membro de Hungara Scienca Akademio.

Pál Bezerédj naskiĝis la 17-an de marto 1840 en Sopron. Li mortis la 21-an de januaro 1918 en ekstera parto de Szedres.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Bezerédj frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo, poste en Vieno, fine en Germanio. Baldaŭe li vivis 6 jarojn en Parizo, kie li studis la silkraŭpobredadon, poste li studis ĝin ankaŭ en Anglio, Germanio, Italio, Rusio. Hejmenveninta en 1879 li partoprenis en kongreso, kie li prezentis la bredadon de silkraŭpojn. Li estis komisiito ŝtata por tiu celo. Li aranĝis en la tuta Hungara reĝlando plantadojn de morusoj, poste li establis reton de vendejoj pri raŭpaĵoj, same teksajn uzinetojn. Li faris elstarajn propagandojn por la bredado ne nur hungare, sed ankaŭ en lingvoj de la minoritatoj. Tiuj silkoj ricevis tutmonde honorojn. Li ricevis diversajn premiojn, sed li donacis la monojn por la bredado de silkraŭpoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország selyemtenyésztése 1890-ben 1891
  • Selyemtenyésztés (Silkobredado) 1897
  • Szederfatenyésztésünk fejlődése 1880-1901-ig (Evoluo de morusarboj inter 1880-1901) 1901

Fontoj[redakti | redakti fonton]