Pál Deáki Filep
DEÁKI FILEP Pál estis hungara pastro, reformita eklezia verkisto naskita en Koloĵvaro 1738 kaj mortinta en Koloĵvaro la 14-an de januaro 1779. Li estis la filo de pastro József Deáki Filep kaj la pli juna frato de pastro Sámuel Deáki Filep.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Deáki Filep studis en Koloĵvaro en jaroj 1761-63 li estis studento de universitatoj de Utrecht, Lejdeno. Li estis pastro en Koloĵvaro de 1767. Li estis renoma eklezioratoro, verkis nekrologojn pri pluraj dignuloj de Transilvanio.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Új Magyar Irodalmi Lexikon