Pál Engel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Engel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Engel Pál estis hungara historiisto, bibliotekisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995). Li estis unu el la plej gravaj esploristoj de la mezepoka (precipe 14-a kaj 15-a jarcentoj) Hungarujo.

Pál Engel [1] Arkivigite je 2010-06-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de februaro 1938 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de aŭgusto 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Engel studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös en Budapeŝto inter 1956-1961, poste li eklaboris en ties biblioteko. En 1982 li ekhavis postenon en Tutlanda Biblioteko Széchényi, post 6 jaroj en historia filio de MTA. En 1992 li ekinstruis en Scienca Universitato de Szeged.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Világtörténet évszámokban 1789-ig (Mondhistorio kronologia ĝis 1789) (1982)
  • Magyarország története 1301-1457 (Historio de Hungarujo 1301-1457) (1986) - (por studentoj)
  • Magyarország története. 1301-1526 (Historio de Hungarujo 1301-1526) (1998)
  • Szent István birodalma. A középkori Magyarország története (Regno de Stefano la 1-a (Hungario). Historio de Hungarujo mezepoka) (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]