Pál Gegesi Kiss
Pál Gegesi Kiss [gegeŝi kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gegesi Kiss Pál estis hungara kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1954). Lia edzino estis Erzsébet Forgács Hann.
Pál Gegesi Kiss [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1900 en Hungara reĝlando, en Nagyszőlős (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio), li mortis la 3-an de aprilo 1993 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pál Gegesi Kiss frekventis universitatojn en Kolozsvár kaj Budapeŝto. Li komencis sian kuracistan karieron en 1924 en la universitato, kie li instruis, esploris kaj kuracis. Li estis katedrestro inter 1946-1971, rektoro inter 1955-1961. Li okupiĝis precipe pri diversaj infanaj malsanoj. Li emeritiĝis en 1971. Li estis prezidanto de hungara Ruĝa Kruco inter 1957-1989. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Szív- és vérkeringési betegségek csecsemő- és gyermekkorban (1953)
- A betegség és gyógyítás (1961)
- Gyermekklinikai pszichopatológia (1971)