Pál Gergely (biokemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Gergely [gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergely Pál (malofte Gergely Pál István) estas hungara biokemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2010).

Pál Gergely [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1947 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Gergely frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1965-1970, poste li komencis sian karieron en kuracista-kemia instituto de la universitato. En 1973 li doktoriĝis. Post 5 jaroj li esploris en Londono, en 1989 en Leuven. En 1987 li iĝis katedrestro en la unoversitato, baldaŭe li estis ankaŭ vicrektoro. Li okupiĝas precipe pri proteinoj, dume li partoprenas en redaktadoj de fakrevuoj Biokémia kaj Acta Biochimica et Biophsica. Li ricevis 4 premiojn inter 1999-2008.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Partial phosphorylation of muscle phosphorylase I.: Fromation of a hybrid phosphorylase in vitro (1974)
  • Platelet and leukocyte calmodulin: Isolation and characterization (1981)
  • Kutatás és közlés a természettudományokban (1999)
  • Synthesis and structure-activity relationships of C-glycosylated oxadiazoles as inhibitors of glycogen phosphorylase (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]