Pál Gregoriancz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Gregoriancz [gregorianc], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Gregoriáncz Pál estis kroata-hungara pastro, episkopo, historiisto, preposto, kanoniko.

Pál Gregoriancz [1] naskiĝis en ?, li mortis la 21-an de oktobro 1565 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Gregoriancz naskiĝis ie en Kroatio. Komence li estis kanoniko en Zagrebo, poste en Eger. En 1548 li estis elektita episkopo de Pécs, sed li ne sidis en la seĝo, ĉar en la sekva jaro li iĝis preposto en Pozsony. Inter 1550-1554 li estis episkopo en Zagrebo, dume li pastriĝis en Romo, fine li iĝis episkopo de Győr. En 1565 li estis elektita ĉefepiskopo de Kalocsa, kiun li povis plenumi pro la venanta morto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Breviarium rerum Hungaricarum (eldonita en 1746)
  • Mnemosynon, sive Prelati et Barones cum Officiis et residentiis aetate nostra A. C. 1558 (eldonita en 1798)
  • Quorum regum privilegia serventur et quorum non. (eldonita en 1798)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.