Pál Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Kovács
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1808 (1808-07-01)
en Dég
Morto 13-an de aŭgusto 1886 (1886-08-13) (78-jaraĝa)
en Győr
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Patro Ferenc Kovács vd
Profesio
Okupo kuracistoverkistoredaktoro vd
Aktiva en Győr vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál KOVÁCS [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Pál (malofte Kováts Pál) estis hungara kuracisto, verkisto, dramisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Pál Kovács naskiĝis la 1-an de julio 1808 en Dég. Li mortis la 13-an de aŭgusto 1886 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Kovács frekventis lernejon en Pápa, universitaton en Pest (urbo) inter 1827-1833. En Pest li konatiĝis kun kremo de literatura vivo kaj partoprenis en redaktado de revuoj. En 1834 li studvojaĝis al Germanio. Hejmenveninta li ĝismorte kuracadis en Győr. En 1836 li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. Dum la liberecbatalo en 1848-49 li fondis periodaĵon por apogi la liberecon. Poste la Habsburgoj kondamnis lin je malliberejo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A nevendék nőnem 1833 - prikuracista studo
  • Thalia: Eredeti szindarabok gyűjteménye I–III. (Kolektaĵo de originaj teatraĵoj) 1833–1837
  • Kovács Pál munkái: Beszélyfüzér I–II 1841

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]