Pál Miháltz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

MIHÁLTZ Pál (miha:lc) estis hungara pentristo Munkácsy-premiito (1961), meritartisto (1965), eminenta artisto (1973). Li naskiĝis en Magyarvalkó la 1-an de aprilo 1899 kaj mortis en Budapeŝto la 25-an de novembro 1988.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Miháltz siajn altlenejajn studojn faris inter 1918 kaj 1922 sub gvido de Imre Révész, pli poste ĝis 1927 li pentris ĉe János Vaszary. En 1922 li gajnis la stipendion de Szinyei Társaság. Li ekspoziciis ekde 1925. En 1929 li studvojaĝis Italujon. Inter 1928 kaj 1946 li instruis en la budapeŝta teknikuniversitato kaj sekve ĝis 1959 en la Industriarta Altlernejo. Ekde 1931 li laboris sisteme en Szentendre, ekde 1946 li estis ano de la ties artiskolonio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]