Pál Romány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Romány
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1929 (1929-11-17)
en Szajol
Morto 16-an de decembro 2019 (2019-12-16) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • inĝeniero-agronomo
vdr

Pál Romány [romAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Romány Pál estas hungara politikisto, ministro, profesoro, agronomo, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1973).

Pál Romány [1] Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de novembro 1929 en Szajol.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Romány akiris diplomon en agrikultura altlernejo en 1952, poste li plulernis en instituto pri Lenino. Li aliĝis al la komunistoj jam dum lernado en 1950. Post lernado li ricevis ŝtatajn taskojn kun postenoj en la agrikulturo (ekde 1960 ankaŭ partiajn postenojn). En 1970 li doktoriĝis en Universitato Reĝo Sankta Stefano, li doktoriĝis antaŭ MTA en 1999. Inter 1970 kaj 1973 li estis partiestro de Bács-Kiskun, inter 1975 kaj 1980 li estis ministro pri agrikulturo kaj nutro. Tiutempe li havis ankaŭ signifajn partiajn postenojn. Li estis rektoro en la partia altlernejo, krome en 1982 li iĝis titulara profesoro en Gödöllő. En 1989 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mezőgazdasági üzemekben szomszédainknál (1966)
  • Agrárpolitikai fordulatok - agrártársadalmi változások (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]