Pál Sárváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Sárváry [ŝArvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárváry Pál estis hungara filozofo, matematikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Sciencula Societo (1832).

Pál Sárváry [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1765 en Transilvanio en Piskolt (nuntempa Pişcolt en Rumanio). Li mortis la 19-an de decembro 1846 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Sárváry frekventis lernejon en Debrecen, poste li ekinstruis samloke en la kolegio. Inter 1792-1795 li plulernis en Göttingen. Hejmenveninta jam kiel profesoro li instruis plu. Ekde 1809 li faris ankaŭ la pastrajn servojn, tamen li restis daŭre fidela al instruadoj diversaj fakoj. En 1814 li estis nomita eklezia juĝisto. Li pensiuliĝis en 1839. Lia plej fama lernanto estis János Arany.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Commentatio de summis cognitionis humanae principiis (1795)
  • Moralis philosophia, melyekben az erkölcsi cselekedeteknek a józan okosság szerént való főregulája vagy principiuma kikeresődik és annak az Isten lételével, a lélek halhatatlanságával, és a vallással való szoros egybeköttetése előadódik (1802)
  • Oratio brevis, qua examinibus publicis in oratorio novo collegii helv. conf. addictorum Debrecinensis die 22. Martii 1825. omnium primum institutis prolusit (1825)

Fontoj[redakti | redakti fonton]