Pál Schmitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Schmitt
Persona informo
Schmitt Pál
Naskiĝo 13-an de majo 1942 (1942-05-13) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungaraanglafrancagermanahispana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Corvinus de BudapeŝtoGimnastika Universitato de Budapeŝto vd
Partio Fidesz vd
Subskribo Pál Schmitt
Familio
Edz(in)o Katalin Makray vd
Infanoj Petra Schmitt vd
Parencoj Q124596615Q124596643 vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • skermanto • ekonomikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloBudapeŝto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pál Schmitt

SCHMITT Pál [ŝmit pa:l] (13-an de majo 1942 en Budapeŝto) estas hungara skermisto, diplomato kaj politikisto (de la partio Fidesz).

De majo ĝis aŭgusto 2010 li estis prezidanto de la hungara parlamento. Sekve, de la 6-a de aŭgusto 2010 ĝis a 2-a de aprilo 2012 li estis la ŝtata prezidanto de Hungario. Li devis demisii pro plagiata afero, kaj lin anstataŭigas en tiu pozicio - laŭ la hungaraj leĝoj kiel provizora prezidento - László Kövér, prezidanto de la parlamenta asembleo. La 2-an de majo 2012 János Áder estis elektita nova ŝtata prezidanto.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Pál Schmitt studis en la iama Ekonomia Universitato Karl-Markso en Budapeŝto, kie li diplomiĝis en 1965.

Inter 1955 kaj 1977, li estis skermisto de sporta klubo MTK Budapest. Li estis dufoje hungara unuopa majstro, 130-foje elektita skermisto al nacia teamo. Dum la someraj olimpikoj de 1968 kaj 1972, li venkis kun la hungara teamo oran medalon.

Dum lia sporta kariero, li laboris en diversaj hoteloj, pli poste ĉe sportaj establoj en gvidaj pozicioj. Meze de la 1980-aj jaroj, li laboris kiel vicprezidanto de sportaj oficoj. Li iĝis en 1986 ĝenerala sekretario de MOB (Magyar Olimpiai Bizottság, Hungara Olimpika Komitato), en 1989 ties prezidanto, poste servante longtempe en tiu pozicio.

En 1983 li iĝis membro de la Internacia Olimpika Komitato IOC, kies vicpzidanto estis li de 1995 ĝis 1999. Ekde tiam laboras tie kiel prezidanto de la sporta kaj media komisio ekde 1995) kaj protokola ĉefo (ekde 1999). Li kandatiĝis en 2001 por la prezidanta posteno de IOC, sed Jacques Rogge venkis, li iĝis la kvara.

Schmitt instruas en la Gimnastika Universitato de Budapeŝto.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Li iĝis en 1993 ambasadoro de Hungario en Madrido (pli poste akreditita ambasadoro por Andoro), kie li laboris ĝis 1997. Unu jaron poste, li iĝis ambasadoro en Svislando (pli poste akreditita ambasadoro por Liĥtenŝtejno). Post lia decido en 2002, ke li volas kandidatiĝi kiel sendependulo por la urbestra pozicio de la hungara ĉefurbo, la socialista ministro pri eksteraj aferoj (László Kovács [laslo kovaĉ]) reprenis lian komision. Dum la por-urbestra elektado, li iĝis 2-a post la ĝistiama ĉefurbestro Gábor Demszky. Lin apogis la konservativaj partioj.

Unu jaron poste li membriĝis en la dekstra partio Fidesz-MPSZ (Fidesz-Magyar Polgári Szövetség) kaj iĝis ties vicprezidanto. Li retenis sian pozicion en la MOB. Dum la elektado de 2004 por la Eŭropa Parlamento (EP), li estis ĉefa kandidato de la listo de Fidesz-MPSZ kaj iĝis membro de la EP. Li aliĝis al frakcio Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj, per kiu li iĝis vicprezidanto de la EP. Dum la enoficigo li deklaris: "Mi estos motoro kaj ne barilo de la kabinetaj leĝokreoj". Poste li senhezite akceptis ĉiujn leĝojn.

Li demisiis pri sia pozicio en EP post elekta sukceso de Fidesz en 2010. Li estis elektita al prezidanto de la hungara parlamento en printempo, mezsomere al hungara prezidento.

Li demisiis pro plagiata afero la 2-an de aprilo 2012, kion la hungara parlamento tuj akceptis. Li kopiis/uzis preskaŭ senŝanĝe 200 paĝojn de bulgara kaj germana sciencistoj por sia 215-paĝa doktoriĝa verko en 1992.

Personaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li geedziĝis kun la gimnastikistino Katalin Makray, kiu akiris arĝentan medalon dum la Somera Olimpiko 1964 en Tokio. Ili havas tri filinojn kaj 6 nepojn.