Pál Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Simon
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1929 (1929-02-17)
en Miskolc
Morto 6-an de februaro 2021 (2021-02-06) (91-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • politikisto
vdr

Pál Simon [ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon Pál estis hungara politikisto, ministro, kemiisto, diplomato, profesoro.

Pál Simon [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1929 en Miskolc, li mortis la 6-an de februaro 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Simon aliĝis al la komunistoj en 1947. Li akiris kemian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1952, poste 3 jarojn li estis ĉefleŭtenanto en la hungara armeo, kie li okupiĝis pri fueloj. Inter 1955 kaj 1959 li plulernis en Moskvo, kie li kandidatiĝis. Hejmenveninta li ricevis signifajn postenojn en la industrio. En 1968 li ricevis la titolon universitata docento. En 1974 li estis nomumita subministro pri peza industrio. Li estis ministro inter 1975 kaj 1980, poste diplomato en Beogrado ĝis 1985. En 1980 li atingis la titolon titulara profesoro. En 1990 li pensiuliĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]