Pál Stefanovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Stefanovits
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1920 (1920-11-24)
en Košice
Morto 4-an de aŭgusto 2016 (2016-08-04) (95-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano Péter Stefanovits
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • akademiulo • universitata instruisto
vdr

Pál Stefanovits [ŝtefanoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stefanovits Pál estis hungara inĝeniero, kemiisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1976). Lia filo estis Péter Stefanovits.

Pál Stefanovits [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1920 en Košice, mortis la 4-an de aŭgusto 2016.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Stefanovits apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li studis en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en Budapeŝto inter 1938-1942. Post la diplomo li eklaboris en geologia instituto. En 1949 li ricevis postenon en akademia instituto, kie li okupiĝis pri la grundoj. Li profesoriĝis (kiel katedrestro) en 1965 en altlernejo de Gödöllő. En 1967 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Li estis rektoro inter 1969-1975. Li ricevis memormedalojn kaj premiojn inter 1973-2007.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország talajai (Grundoj de Hungario), (1956, 1963)
  • Magyarország eróziós térképe (1964)
  • Brown Forest Soils of Hungary (1971)
  • Talajtan (1975, 1981, 1996)
  • A magnézium forrásai és jelentősége az élővilágban (1992)

Fontoj[redakti | redakti fonton]