Pál Szabó (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Szabó
Persona informo
Szabó Pál
Naskiĝo 5-an de aprilo 1893 (1893-04-05)
en Biharugra
Morto 31-an de oktobro 1970 (1970-10-31) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Biharugra vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj • National Peasant Party vd
Subskribo Pál Szabó (verkisto)
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopolitikistoredaktoromasonisto vd
Aktiva en BudapeŝtoBiharugra vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Pál estis hungara verkisto, politikisto, laboristo.

Pál Szabó [1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1893 en Biharugra. Li mortis la 31-an de oktobro 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Szabó komence faris kamparajn laborojn, poste li iĝis masonisto. Li batalis en la 1-a mondmilito, poste li apogis la Hungaran Sovetrespublikon, fine pro tio li estis loke deportita. En 1922 li edziĝis, tiutempe liaj kontribuoj jam aperis. Li debutis kiel romanisto en 1930, en la sama jaro li komencis politikadi ĉiam en kamparana partio. Li apartenis al la popolaj verkistoj, liaj romanoj aŭ noveloj temis pri kamparana vivo. Li estis parlamenta deputito ekde 1945 ĝis sia morto. En 1946 li translokiĝis al Budapeŝto. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1954, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Emberek (1930)
  • Lakodalom (1941)
  • Isten malmai (1948)
  • Új föld (1953)
  • Így egész a világ (1958)
  • Harangoznak – Politika (1967)
  • Kánikula (1970)
  • Subplando da tero - romano adaptita al kineja filmo

Fontoj[redakti | redakti fonton]