Pál Szemere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pál SZEMERE [semere], hungare Szemere Pál, Esperante Paŭlo Szemere estis hungara verkisto, poeto, esteto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Pál Szemere

Pál Szemere naskiĝis la 19-an de februaro 1785 en Pécel. Li mortis la 14-an de marto 1861 en Pécel.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Szemere frekventis lernejojn en Buda, Kiskunhalas, Nagykőrös, Pápa kaj Sárospatak, fine li estis juristo en 1808. Li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy kaj Ferenc Kölcsey kaj komencis poemadi kaj verkadi. Li havis diversajn postenojn en la deapartementa administrado. Ekde 1831 li estis ano de Hungara Scienca Akademio. Liaj verkoj aperis en gravaj literaturaj revuoj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Alkalmi versdarabkák (Porokazaj poemetoj), 1802-1804
  • Gedicht an den Herrn Ladislaus Vida von Felső-Pencz und Fegyvernek... precipe germane, 1810
  • Dalok azoknak a kik szeretnek (Kantoj al tiuj, kiuj amas min), 1812
  • Felelet a Mondolatra néhai Bohogyi Gedeon úrnak (Respondo al Mondolat...), eseo pri la hungara lingvo, 1815
  • A párisi adós (La ŝuldanto en Parizo), tradukita teatraĵo, 1841 kaj prezentita en teatro
  • Dithiramb-Argyérus és... (Ditirambo kaj ...), studo, 1851
  • Erdei lak mint dalverseny... (Arbara dometo, kiel kantokonkurso...), 1860
  • Szemere Pál munkái (Verkoj de Pál Szemere), kolektaĵo en 3 volumoj, 1890
  • Levelei Kazinczyhoz (Leteroj al Kazinczy), leteroj, 1903
  • Manuskriptoj en 36 volumoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungarlingva Vikipedio