Pál Venetianer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Venetianer
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1935 (1935-04-15) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologo • biokemiisto • universitata instruisto • genetikisto
vdr

Pál Venetianer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Venetianer Pál estas hungara biologo, biokemiisto, genetikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1987, ordinara en 1995) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea (1992), membro de Leopoldina (akademio) (1993).

Pál Venetianer [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Venetianer frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1953-1957. Post la diplomo li eklaboris en medicina instituto, ekde 1970 en biologia instituto en Szeged. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1965, li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1975. Li dufoje esploris ankaŭ en Usono. En 1975 li atingis la instruan rangon titulara profesoro en Szeged. Li okupiĝis precipe pri molekula biologio, enzimoj kaj proteinoj. Li havas edzinon, kiu naskis filon. Li ricevis premiojn inter 1969-1998.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Molekuláris biológia: Tegnap, Ma, Holnap (1978)
  • A DNS szép új világa (1998)
  • Molekulák, gének, sorsok (2008)
  • Génmódosított növények, Mire jók? (2010)

Fontoj[redakti | redakti fonton]