Pásztortűz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplero de la revuo

Pásztortűz [PAStortu:z] (hungare „Paŝtista fajro“) estis hungarlingva revuo aperinta en Kluĵo (Rumanio) inter la 9-a de januaro 1921 kaj la 15-a de februaro 1944 laŭ propra memdifino kiel „literatura, arta kaj ilustrita revuo“ (en la unuaj du jaroj ankaŭ „socipolitika“).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis la jurposteulo de Erdélyi Szemle, kiu aperis en septembro 1915 redaktite de László Nagy S. Ĝis la 32-a numero 1923 ĝi estis semajngazeto, sekve ĝis la 1924/8-a numero dusemajna kaj ekde 1938 aperis ĉiumonate. Ĝis 1-a de aŭgusto 1923 la ĉefredaktoro estis Sándor Reményik, kiu inter 1927-1930 estis redakciano, poste ĉefkunlaboranto, ekde 1934 denove ĉefredaktoro, sed ekde 1938 li estis ankaŭ gazetposedanto. Aliaj ĉefredaktoroj: József Nyírő (januaro 1922 - majo 1924; Lajos György ĝis la numero 1927/5-a; poste redaktis redakcikomisiono el Áprily Lajos, Gyallay Domokosból kaj Reményik Sándorból (respondecredaktoro Gyallay Domokos). Ekde la numero 1930/13-a la ĉefredaktoro estis Császár Károly, kiu apud Reményik ekde 1934 ĝis la numero 1940/12-a estis respondecredaktoro. En la lastaj jaroj (1941-44) la ĉefredaktoro estis Vásárhelyi Z. Emil. Apartenis al la redaktaro ankoraŭ Gyula Walter kilel respondecredaktoro (1922-24) kaj poste ĉefkunlaboranto; Jenő Dsida (1932-1936); Kéki Béla (1936-40) kunredaktoro, redakciano (1941-1944); Heszke Béla vicredaktoro en 1943-1944. En 1941-1944 estis redakcianoj ankoraŭ Járosi Andor, Jász Pál kaj Tavaszy Sándor. Por iom da tempo funkciis ankaŭ filiredakcioj en Aiud (Lajos Áprily), Târgu Mureş (Mária Berde), Timişoara (Endre Károly), Oradea (Irén Gulácsy), Odorheiu Secuiesc (László Tompa).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteral ligoj[redakti | redakti fonton]