Pátka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pátka [pAtka] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Székesfehérvár.

Restaĵo de digo de romianoj

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas fine de sakovojo el ĉefvojo inter Székesfehérvár kaj Bicske. Iam estis ankaŭ fervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence en la bronzepoko keltoj loĝis tie, poste romianoj. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1725 incendio okazis. En 1848 banuso Josip Jelačić dum rifuĝo detruis la komunumon. Inter 1952-1967 oni minis ercojn en la najbara monto.

En la komunumo troviĝas preĝejoj katolika el 1818, kalvinana el 1730, krome estas nobeldomo de Ivánka, nun funkcianta lernejo.

Apud la vilaĝo akvorezervujo konstruiĝis en 1975, sed pli frue la romianoj faris tion. Ĝi provizas la lagon Velence laŭnecese.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Pátka mortis pentristo Ferenc Innocent.