Päijänne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Päijänne
Situo de Päijänne en Finnlando
Situo de Päijänne en Finnlando
lago
Situo Finnlando
Ĉefaj fontoj Jämsänjoki, Jyväsjärvi, Leppävesi
Ĉefaj elfluoj Kalkkistenkoski
Insuloj 2 690 [1]
Setlejoj Lahti, Heinola kaj Jyväskylä
Areo de la baseno 26 459,34 km²[2]
Datenoj
Koordinatoj 61° 28′ 37″ N, 25° 25′ 41″ O (mapo)61.47694444444425.42805555555678.3Koordinatoj: 61° 28′ 37″ N, 25° 25′ 41″ O (mapo)
Map
Päijänne
Supermara alteco 78,3 m[3]
Surfaca areo 1 082,8851 km²[1]
Maksimuma longo 119 kmf6
Akva volumeno 15,39311967 km³dep1[1]
Maksimuma profundo 95,3 m[4]
Averaĝa profundo 16,2 m[4]
Borda longo1 2 789,149 km[1]
Fluo 240 m³/s
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Päijänne (prononcu pajjanne, finne laŭ IFA 'pæijænːe) estas la dua plej granda lago en Finnlando.

Ĉe la norda fino de Päijänne situas Jyväskylä, la ĉefurbo de la provinco Meza Finnlando. Sude de la lago, kanalo kondukas al la lago Vesijärvi kaj ebligas al ŝipoj atingi la urbon Lahti en la provinco Päijät-Häme (Päijänne-Tavastio); norde estas konekto al la lago Jyväsjärvi. La areo de la lago estas 1080 km² kaj ĝi estas 119 kilometrojn longa. La plej profunda loko (95,3 m) de Finnlandaj lagoj situas en norda parto de Päijänne. La meza profundeco estas 16,2 m. Päijänne havas 1886 insulojn. La plej grandaj insuloj estas Virmailansaari, Judinsalo, Salonsaari, Haukkasalo, Muuratsalo, Onkisalo, Edessalo, Mustassalo, Taivassalo kaj Vuoritsalo. Aliaj gravaj insuloj estas Kumina, Säynätsalo, Kaakkosaari, Iso-Poro kaj Iso-Lehtisaari. La surfaco de la lago 78,2 estas metrojn super la marnivelo. Päijänne elfluas en Finnan golfon.

La loĝantoj en kaj ĉirkaŭ Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando, ricevas sian akvon el Päijänne tra 120-kilometra enroka Päijänne tunelo.

La asteroido 1535 Päijänne estas nomita laŭ la lago.

Apud la bordoj de la suda parto de la lago situas la Nacia Parko de Päijänne.

Komunumoj, al kio apartenas areo de la lago (el nordo al sudo)[redakti | redakti fonton]

Eksaj komunumoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Ympäristö- ja paikkatietopalvelu Syke (edellyttää rekisteröitymisen) Helsinki: Suomen Ympäristökeskus. Viitattu 23.5.2017.
  2. Ekholm, Matti. (1993) Suomen vesistöalueet. Helsinki: Vesi ja Ympäristöhallitus. ISBN 951-47-6860-4.
  3. Päijänne, Kuhmoinen (sijainti maastokartalla) Karttapaikka. Helsinki: Maanmittauslaitos. Viitattu 9.10.2019.
  4. 4,0 4,1 Päijänne - ymparisto.fi web.archive.org. 8.2.2012. Viitattu 9.1.2019.