Pécel
El Vikipedio
Pécel (pEcel) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Gödöllő.
- Areo: 44 km²
- Loĝantaro: 13000
- Poŝtkodo: 2119
- Telefonprefikso: 28
Geografio [redakti]
La urbo situas sur malebenaĵo, laŭ fervojo kaj vojo Budapeŝto-Miskolc, tute apud Budapeŝto. Aŭtoŝoseo M0 preteriras. Ankaŭ budapeŝta aŭtobuso trafikas en la urbo.
Historio [redakti]
la komunumo estis loĝata en la bronzepoko kaj kuprepoko. Post la turka erao la regiono apartenis al familio Ráday (rAdai). En la 18-a jarcento ili konstruis kastelon. Ankaŭ familio Fáy konstruis eklektikan kastelon en 1910, kiu nun estas lernejo. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo.
Krome estas vidindaĵoj kalvinana preĝejo kaj nobeldomoj.
Famuloj [redakti]
- en la tiutempa vilaĝo naskiĝis kaj mortis poeto Pál Szemere kaj verkisto Tibor Barabás
- en la tiutempa vilaĝo mortis grafo Gedeon Ráday