Péry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reuchenette-Péry (stacidomo).
Péry
Blazono de Péry
Blazono de Péry
Blazono de Péry
Rondchâtel, komunumo Péry
Rondchâtel, komunumo Péry
Rondchâtel, komunumo Péry
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 585705 / 227042 (mapo)47.1941666666677.25Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 15′ O; CH1903: 585705 / 227042 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1357
Areo 15,71 km²
Alteco 635 m super marnivelo
Poŝtkodo 2603
Komunumkodo 0439
Mapo de Péry
Mapo de Péry
Mapo de Péry
vdr


Péry estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 357 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Péry situas en la Berna Ĵuraso, proksimume 5 kilometrojn norde de la urbo Bielo. En sudo la komunumo etendiĝas en la valo de Suze, kie tie en ravino pasas la ĵurasan montoĉenon de Chasseral. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Péry, Reuchenette kaj Rondchâtel, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,71 km², de kiuj 66,8% estas kovritaj de arbaro, 22,9% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Péry limas en nordo al Malleray, en nordnordoriento al Bévilard, en nordoriento al Sorvilier, en oriento al Romont, en sudo al Plagne, en sudsudokcidento en unu punkto al Vauffelin, en sudokcidento al Orvin, en okcidento al La Heutte, en nordokcidento en unu punkto al Tavannes, kaj en nordnordokcidento al Reconvilier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Péry pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Delemonto kaj la svisa aŭtovojo A16. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Péry datiĝas el la jaro 884 kiel villam Bedericam. Dum mezepoko Péry apartenis al la Abatejo Moutier-Grandval, kun kiu ĝi fariĝis en la jaro 999 havaĵo de la Princepiskopo de Bazelo. La burgo Châtillon, kiu hodiaŭ esta ruino, estis siatempe la sidejo de la Senjoroj de Péry. Péry apartenis la la pricepiskopa voktejo Erguel.[3] De 1797 ĝis 1815 Péry kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Péry voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]