Péter Balogh (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Péter estis hungara pastro, kalvinana episkopo, instruisto.

Péter Balogh en 1870

Péter Balogh [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1792 en Nábrád. Li mortis la 23-an de novembro 1870 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Balogh frekventis lernejojn en Debrecen, poste en 1815 li ekinstruis en la sama urbo. Post 3 jaroj li iĝis lerneja direktoro en Karcag. En 1821 li iĝis reĝa jura notario. En la sekva jaro li estis pastro de Nagyszalonta. En 1832 li jam estis eklezia dekano, en 1855vicepiskopo, en 1860 episkopo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Reggeli gondolatok a ker. vallások egyesülhetésekről’’ (1823)
  • ’’Gyászünnepély, mely tartatott néh. borosjenői id. Tisza Lajos…’’ (1857)
  • diversaj manuskriptoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]