Péter Betegh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BETEGH Péter estis hungara fakulo pri medicinaj plantoj naskiĝinta en Egeres la 30-an de majo 1884 kaj mortinta en Caracas (Venezuelo) la 1-an de februaro 1969.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Betegh doktoriĝis pri juro kaj ŝtatcienco en 1907 en Universitato Koloĵvaro kaj poste li estis stipendiulo (1907-09) en Germanujo kaj Anglujo. Ekde 1909 li estis reprezentanto de firmao Schottola en Transilvanujo. En 1918 li fondis la Akciasocion Medicinplanto Pantodrog, kies li iĝis ĝenerala direktoro. En 1944 li iris en Okcidentan Eŭropon, poste li revenis. En 1951 oni ellokigis lin el Budapeŝto, nur en 1954 li povis reveni tien. En 1955 li elmigris en Venezuelon. Ekde 1963 li vivis en Gladwine (Pennsylvania, Usono). Li mortis pro aŭtakcidento.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon