Péter Boross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Boross
Persona informo
Boross Péter
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1928 (1928-08-27) (95-jaraĝa)
en Nagybajom
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Hungara Demokrata Forumo vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BOROSS Péter (naskiĝis en Nagybajom 27-an de aŭgusto 1928) estas hungara konservativa politikisto kaj ĉefministro inter 1993-1994.

Li studis juron en inter 1947-1951, poste laboris kiel oficisto ĉe la ĉefurbo (1951-1957). Li partoprenis en la hungara revolucio en 1956, pro tio li estis maldungita kaj staris sub polica observado 1957-1959. Li laboris poste kiel fizika laboristo, pentraĵ-agento, spilisto (vendis alkoholaĵojn en drinkejo), gvidanto de restoracio.Li estis vicprezidanto de Sud-Budapeŝta Restoracia Entrepreno (1965-1971), poste (1971-1989)ties prezidanto, emerito (1989-1990).

Post la venko de la dekstraj partioj en Hungario, li ekpolitikumis kaj decembre 1990 li elektiĝis Ministro pri Internaj Aferoj. 1993, post morto de la tiama ĉefministro József Antall, li iĝis ĉefministro (1993-1994).

Li aktivis ĉiam en la konservativa Hungara Demokrata Forumo (MDF), li estis eĉ vic-prezidanto de la partio. Post 1994 li aktivis en diversaj parlamentaj laborsekcioj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.