Péter Friedrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Friedrich
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1936 (1936-06-15)
en Budapeŝto
Morto 30-an de januaro 2013 (2013-01-30) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologokuracisto
vdr

Péter FRIEDRICH, laŭ hungarlingve kutima nomordo Friedrich Péter (naskiĝis la 15-an de junio 1936 en Budapeŝto, mortis la 30-an de januaro 2013 en Budapeŝto), estis hungara kuracisto, biologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Friedrich frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1954-1960. Li komence eklaboris en hospitalo de Miskolc, poste en biokemia filio de MTA. En 1967 li plulernis en Oxford, en 1975 li estis helpanto de UNESCO en Egiptio. Baldaŭe li atingis altajn postenojn kaj rangojn en la instituto. Li okupiĝis precipe pri enzimoj. Li ricevis 5 premiojn inter 1983-2006.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Identification of a Cysteinyl Residue Involved in the Activity of Rabbit Muscle Aldolase (1970)
  • Supramolecular Enzyme Organization: Quaternary Structure and Beyond (1984)
  • A memória molekuláris megközelítése (1994)
  • Fehérjék, enzimek, emlékezet (Proteinoj, enzimoj, memoro) (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]