Péter Kelen
Péter Kelen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de julio 1950 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest |
Familio | |
Frat(in)o | Tibor Kelen |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Péter KELEN, hungare Kelen Péter, Esperante Petro Kelen estas hungara operokantisto (tenoro). Lia frato estis Tibor Kelen.
Péter Kelen naskiĝis la 27-an de julio 1950 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Péter Kelen komencis sian kantistan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1972. Baldaŭe eksterlande li gastroladis, ekzemple en Milano kaj Vieno. Li kantas ne nur operojn, sed ankaŭ oratoriojn. Li ricevis premion Kossuth en 1997, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Giuseppe Verdi: Makbeto – Malcolm; La Forto de la Destino - Don Alvaro
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg – Moser
- Ferenc Erkel: Ladislao Hunyadi - titolrolo
- Georges Bizet: Carmen - Don José
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly - Pinkerton; Manon Lescaut - René Des Grieŭ
- Charles Gounod: Faust - titolrolo; Romeo kaj Julieta - Romeo
Li ricevis rolojn en 3 filmoj.