Péter Kende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Kende
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1927 (1927-12-26) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco FrancioHungario
Familio
Patro Zsigmond Kende
Okupo
Okupo sociologoĵurnalisto • universitata instruisto
vdr

Péter KENDE, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kende Péter estas hungara-franca ĵurnalisto, pedagogo, sociologo, membro de Hungara Scienca Akademio (1989).

Péter Kende [1] naskiĝis la 26-an de decembro 1927 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Kende frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1946-1948, poste li eklaboris en redaktejo de ĵurnalo. En 1955 li estis forigita, li trovis novan redaktejon en Szeged. En 1956 kiel ĵurnalisto li partoprenis en la revolucio, tial poste li rifuĝis al Parizo, kie li plulernis. Li sekvis instruojn de Raymond Aron. Li instruis en diversaj universitatoj de Francio, li artikoladis en francaj kaj hungaraj gazetoj, krome li partoprenis en movado de hungaraj kontraŭkomunistoj. Li okupiĝis precipe pri la socialismaj landoj. En 1989 li emeritiĝis, sed poste li estis unu el la fondintoj de instituto por "1956" en Budapeŝto. Li ricevis hungarajn memormedalojn ekde 1989.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Logique de l'économie centralisée (1964)
  • L'abondance est-elle possible?' (1971)
  • 1956 Varsovie–Budapest, la deŭiéme révolution d'Octobre (1978)
  • Égalité et inégalités en Europe de l'Est (1985)
  • Miért nincs rend Kelet-Közép-Európában? (Kial do ne estas ordo en orienta-meza Eŭropo?), (1994)
  • A köztársaság törékeny rendje (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]