Péter Korniss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Korniss
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1937 (1937-08-04) (86-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Eötvös József Gimnázium (Budapest)
Okupo
Okupo fotisto • fotoĵurnalisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.webdesign.hu/pkorniss/
vdr

KORNISS Péter (korniŝ) estas hungara fotoraportisto, fotoartisto naskita en Kluĵo la 4-an de aŭgusto 1937.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Korniss vivas ekde 1949 en Budapeŝto. Li abiturientiĝis en 1955, poste studis juron en ELTE, sed oni eligis lin el la universitato en 1957, ĉar en 1956 li estis revolucia komitatano de la universitato. Unu jaron li laboris kiel helplaboristo. En 1962 li akiris atestilon de fotografisto-faklaboristo. Inter 1961-1987 li estis fotoraportisto de revuo Nők Lapja, inter 1987-1989 ties bildredaktoro. En 1990-1991 li estis bildredaktoro de la revuo Magyar Nők Lapja. Ekde 1991 ĝis 1999 li estis bildredaktoro de revuo Színház. Ekde 1999 li estas liberprofesia fotografisto.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

1975: Balázs Béla-premio; 1983: meritartisto; 1995: Premio de Magyar Művészetért Alapítvány; 1998: Berzsenyi-premio; 1999: Kossuth-premio 1966.

Fonto[redakti | redakti fonton]