Péter Medgyessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Medgyessy
Persona informo
Medgyessy Péter
Naskiĝo 19-an de oktobro 1942 (1942-10-19) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungararumanarusafrancaangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MEDGYESSY Péter (pron. Medjeŝi Pe’ter) (nask. la 19-an de oktobro, 1942) estis la Ĉefministro de Hungario de la 27-a de majo 2002 ĝis la 26-a de septembro 2004.

Biografio[redakti | redakti fonton]

MEDGYESSY Péter

Li naskiĝis en Budapeŝto, studis tie teorian ekonomion ĉe la Ekonomia Universitato Karl Marks (hodiaŭ Budapeŝta Ekonomia Universitato). Li diplomiĝis en 1966, poste restis tie por doktoriĝi. Li flue parolas la francan kaj la rumanan lingvojn, kaj bone regas la anglan kaj la rusan.

Inter 1966 kaj 1982 li posteniĝis en la Financa Ministerio en diversaj pozicioj. En la jaro 1982, elektiĝis financa vicministro kaj en 1987 li iĝis financa ministro.

Inter 1988 kaj 1990, Medgyessy estis vic-ĉefministro de la ekonomiaj aferoj, kaj inter 1990 kaj 1996 li estis prezidanto ĉe diversaj bankoj. En la jaro 1996 li iĝis denove financa ministro en la maldekstra registaro de Gyula Horn. Inter 1998 kaj 2001 li estis prezidanto de la direktoraro de la Inter-Europa Bank kaj la vicprezidanto de la Atlasz Asekura Kompanio. Kvankam li ne estis membro de la Hungara Socialista Partio (hungara mallongigo MSZP), la partio proponis ĝin kiel ĉefministro. La MSZP venkis en la parlamenta balotado de 2002 kaj la 27-an de majo, 2002, la hungara Parlamento elektis Medgyessy Ĉefministro.

Li deklaris sian abdikon la 19-an de aŭgusto 2004, por la difektiĝo de la konfido al li de la flanko de la koalicia partio SZDSZ. La abdiko realiĝis la 25-an de aŭgusto 2004, sed li restos aferdirekta ĉefministro dum pli 30 tagoj, dum kiu tempo lia posteulo, Ferenc Gyurcsány regas.

Ceteraj informoj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la mezkrucon de la meritordo de la hungara respubliko en 1998 kaj la plej grandan ŝtatan francan honorinsignon, la kavaliran gradon de la Honorlegio en 2000.

Antaŭe:Ĉefministro de HungarioPoste:
Viktor OrbánFerenc Gyurcsány (pron. Djurĉa'nj Ferenc)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]