Péter Veress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Veress
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1928 (1928-06-01) (95-jaraĝa)
en Lunca de Jos
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo diplomatopolitikistoekonomikisto
vdr

VERESS Péter [vereŝ] estas hungara politikisto, ministro, eksterkomerca fakulo. Li naskiĝis en Lunca de Jos la 1-a de junio 1928.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Veress diplomitiĝis en la Uzinekonomika kaj Komerca Altlernejo. Ĝis 1958 li laboris en Ministerio de Eksterlanda Komerco, plue ĝis 1962 li estis gvidinto de eksterkomerca reprezento de Hungario en Damasko, poste en Telavivo. Reveninte, li denove laboris en ministerio kiel vicsekciestro, poste sekciestro pri ekstera komerco. Inter 15-a de marto 1971 kaj 26-a de novembro 1974 li estis vicministro pri ekstera komerco, poste ambasadoro de Hungario en Parizo ĝis 30-a de marto 1979. Inter 30-a de marto 1979 kaj 16-a de novembro 1987 dum la registaroj Lázár kaj Grósz li estis ministro pri ekstera komerco.

Fonto[redakti | redakti fonton]