Péter Zsurka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Zsurka
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1916 (1916-11-17)
en Budapeŝto
Morto 29-an de majo 1982 (1982-05-29) (65-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Fodor Zeneiskola
Okupo
Okupo violonisto • koncertmajstro • violoninstruisto
vdr

ZSURKA Péter (ĵurka) estis hungara, rumanuja hungara violonisto, profesoro naskita en Budapest la 17-an de novembro 1916 kaj mortinta en Kluĵo la 29-a de majo 1982.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Péter Zsurka studis en muziklernejo de Fodor kaj ĉe Dezső Rados en Budapeŝto. De la dua parto de la 30-aj jaroj li regule koncertis ankaŭ en la Hungara Radio. En 1943 Zsurka alvenis en Koloĵvaron, kie li estis ano de la Sinfonia Orkestro. De 1948 li iĝis koncertmajstro de la Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo kaj solisto de la Filharmonio. Li ludis ankaŭ en arĉkvarteto kaj en trio. De 1959 li instruis en la Muzika Altlernejo Gheorghiu Dima, poste de 1977 ĝis sia pensiuliĝo en la muzikliceo de Kluĵo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon