Pétervására

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pétervására (pEtervAŝAra) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono Pétervására, kies centro estas. La nomo signifas foiro de Petro.

Kastelo de Pétervására

La urbo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Bátonyterenye-Ózd.

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua skriba mencio devenis el 1247. La vilaĝo iĝis kampurbo en 1400. En 1722 katolika baroka kapelo, en 1760 baroka kastelo de Keglewich, en 1817 romanika preĝejo konstruiĝis. En 1848 en la urbeto okzis malgranda batalo inter hungaroj kaj aŭstroj. La komunumo, kiu estis pli frue distriktejo, urbiĝis en 1989.