Pío Baroja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo pri Pío Baroja en Madrido

Pío BAROJA y NESSI (naskiĝis en San Sebastián je la 28-a de decembro 1872, mortis en Madrido je la 30-a de oktobro 1956), estis grava hispana verkisto, kiu elstaris pro siaj romanoj kaj apartenis al skolo nomita “generacio de 1898”.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pío Baroja [baROĥa] apartenis al tre konataj familioj de urbo Donostio (San Sebastián), unuflanke pro sia patra familio (Serafín Baroja Zornoza), kaj aliflanke pro sia patrina (Carmen Nessi y Goñi), ambaŭ rilataj al ĵurnalismo kaj presado. Lia patra praavo, Rafael, estis en Oiartzun presisto de la ĵurnalo La Papeleta de Oyarzun kaj de aliaj tekstoj dum la milito kontraŭ Napoleono. Lia samnoma avo, Pío Baroja, eldonis en Donostio la ĵurnalon El Liberal Guipuzcoano (1820-1823) dum la Liberala Jartrio kaj presis la Historia de la Revolución Francesa, de Thiers, en dekdu volumoj, laŭ traduko de Sebastián de Miñano y Bedoya. La filoj de Rafael Baroja, Ignacio Ramón kaj Pío, daŭrigis la negocon pri presado kaj la filo de Pío, Ricardo, onklo de la romanisto, iĝis eldonisto kaj ĉiofaranto de la donostia ĵurnalo El Urumea. En la patrina prafamilio estis itala branĉo, nome Nessi.

Pío estis la plej juna el tri fratoj: Darío, kiu mortis juna en 1894; Ricardo, kiu estis verkisto kaj grava pentristo kaj Pío, kiu forlasis la profesion de kuracisto kaj fariĝis romanisto. Multe poste naskiĝis Carmen, kiu poste estis kunulo de Pío kaj edzino de ties estonta eldonisto, Rafael Caro Raggio, ŝi ankaŭ verkis fojfoje. La patro de la fratoj Baroja, Serafín, estis aktiva homo, liberala ĵurnalisto kaj mininĝeniero, kio devigis la familion al oftaj translokiĝoj. Pro tio Pío estis senradikulo en diversaj hispanaj regionoj. Krome tiu ofta translokiĝo alkutimigis lin al vojaĝemo. Kiam li estis sepjara li translokiĝis kun sia familio al Madrido, sed poste ili revenis al Irunjo (Pamplono) kaj poste denove al Madrido. Baroja estis jam leginta la porjunulajn klasikulojn, nome Jules Verne, Mayne Reid kaj Daniel Defoe. Li povis eviti militservon, kion li tre malŝatis. En 1891 finstudis medicinon en Valencio kaj doktoriĝis en 1894 en Madrido per tezo pri doloro.

Li estis malbonega studento, pli pro interesmanko ol pro nescio. Li jam estis grumblema kaj malakceptema; li ne simpatiis kun iu ajn instruisto kaj kritikis ĉion; neniu laborokupo plaĉis al li escepte de verkado. Timida kaj rezerviĝema, li neniam edziĝis. Post doktoriĝo, li translokiĝis en 1894 al Cestoa, en Eŭskio, kun kuracista posteno. Sed tiun laboron li malŝatis; li kverelis kun la antaŭa kuracisto, la urbestro, la paroĥestro kaj la katolikaro de la vilaĝo, kiu admonis lin, ĉar li laboradis dimanĉe enĝardene kaj ne partoprenadis la diservon, ĉar vere li estis ateisto. Post unu jaro tie, li revenis al Donostio, preta esti io ajn escepte de kuracisto, kaj trovis okazon en Madrido, kie la frato Ricardo estris panfarejon (Viena Capellanes), ĉar onklino heredigis ilin; Ricardo volis forlasi tiun okupon kaj Pío pretis mem estri ĝin. Pri tio okazis anekdotoj. Ekzemple Rubén Darío diris pri Baroja al ĵurnalisto, ke tiu estas verkisto pankerna; je kio Baroja respondis, ke Darío estas verkisto plumema, ĉar li estas indiano. Loĝinte en Madrido Baroja ekkunlaboris en gazetoj kaj ĵurnaloj, simpatiante kun la anarkiistaro kaj maldekstrularo, sed sen aliĝi al io ajn. Same kiel lia samlandano Miguel de Unamuno, li malŝatis la eŭskan naciismon, kontraŭ kiu li verkis la satiron Momentum catastrophicum.

En 1900 li publikigis sian unuan libron, nome rakontaron Vidas sombrías (Sombraj vivoj), memoroj pri homoj kaj spertoj de kiam li estis kuracisto en Cestoa. En tiu ĉi verko aperas la kernoj de multaj liaj estontaj temoj. Tiu libro alproksimigis lin al tiamaj aŭ estontaj famaj verkistoj kiel Unamuno, AzorínBenito Pérez Galdós. Baroja decidis ŝanĝi la negocon de panfarado al literaturo. Li amikiĝis speciale kun la tiama anarkiisto José Martínez Ruiz, "Azorín", kaj klopodis iamaniere aktivi en politiko, sed malsukcesis esti elektita. Kiam Azorín alproksimiĝis al konservativa partio de Antonio Maura, Baroja malamikiĝis kun li.

Li vojaĝis tra Eŭropo (li loĝis foje en Parizo kaj ankaŭ en Londono; krom tio, li vizitis Italion, Belgion, Svision, Germanion, Norvegion, Nederlandon kaj Danion) kaj kreis imponan bibliotekon pri okultismo, sorĉarto kaj historio de la 19-a jarcento. Ĝi estis instalita en kampardomo de Vera de Bidasoa, kie li somerumis kun sia familio. Li veturis kun siaj gefratoj Carmen kaj Ricardo, kaj ankaŭ de Ramiro de Maeztu, Azorín kaj eĉ José Ortega y Gasset unufoje.

En siaj romanoj li respegulis pesimisman filozofion influitan de Arthur Schopenhauer, sed kun ia solvo per agado, laŭ la ideo de Friedrich Nietzsche: tial la roluloj aventuremaj kaj vivĝuemaj abundas en lia romanaro, sed ankaŭ, en kontrasto, tiuj seniluziigitaj kaj apatiaj, kiel Andrés Hurtado de El árbol de la ciencia (La arbo de la sciado) aŭ Fernando Ossorio de Camino de perfección (Perfektiga vojo), du el liaj plej elstaraj romanoj. Li finfine identiĝis kun la liberala idearo kaj malŝatis komunismon, sed ĉiam li estis kontraŭekleziulo. En 1935 li aniĝis en la Akademio de la Hispana Lingvo.

Dum la Hispana Intercivitana Milito li estis minacata de karlistoj kaj forfuĝis al Parizo, kie li loĝis dum la tuta milito. Poste li revenis kaj havis problemojn pro cenzuro. En 1949 mortis lia fratino Carmen kaj en 1953 lia frato Ricardo. Pío malsaniĝis je arterioesklerozo kaj mortis en 1956. Li estis entombigita nereligie kaj en nereligia tombejo, ĉar li estis ateisto. Tio skandalis la oficialan Hispanion, kie tio ne estis akceptebla, kaj oni premis lian nevon, la antropologon Julio Caro Baroja, por ke li rezignu pri la volo de sia onklo. La ĉerko estis transportita sur la ŝultroj de du el liaj admirantoj, Ernest Hemingway kaj Camilo José Cela, estontaj Nobelpremiitoj. Ankaŭ fama usona verkisto John Dos Passos komunikis sian admiron kaj ŝuldon al Pío Baroja.

Analizo de la verkaro[redakti | redakti fonton]

Baroja verkis prefere laŭ la rakonta genro (rakontoj, noveloj, romanoj), sed verkis ankaŭ eseon, teatron, poezion (Canciones del suburbio) kaj biografion.

La aŭtoro mem ordigis siajn romanojn laŭ trilogioj (foje sen klara kialo). La plej konataj el tiuj trilogioj estas:

Tierra vasca (Eŭska tero) kiu kunigas La casa de Aizgorri (La hejmo de Aizgorri, 1900), El mayorazgo de Labraz (La majorato de Labraz, 1903) kaj Zalacaín el aventurero (Zalacaín, la aventurulo, 1909). En ili Eŭskio aperas kvazaŭ idilia regiono de arbaroj kaj vilaĝoj kamparaj ĝuanta tradiciojn jarmilajn, en kiu estas natura produktaĵo la aventurema Zalacaín.

La lucha por la vida (La lukto por vivo) kunigis La busca (La serĉado, 1904), Mala hierba (Malbona herbo, 1904) kaj Aurora Roja (Ruĝa mateniĝo, 1905). En tiu ĉi trilogio videblas unuflanke la socia sento de la aŭtoro, ĉar ĝia agado okazas en malriĉega kvartalo madrida, sed ankaŭ lia akra kaj ĉiudirekta kritikemo, ĉar post plendi pri la situacio de malriĉuloj, kiam aperas la ununura politika solvo kiel anarkiismo (tria romano), ankaŭ tian solvon kritikas la aŭtoro ĉar la anarkiistoj aperas kiel diskutemuloj kaj nefruktodona movado.

Kovrilo de La arbo de la sciado en ĝia esperanta versio

La raza (La raso) estas konfuza trilogio almenaŭ se konsideri ĝian nomon. Temas plie pri ideologiaj romanoj aŭ romanoj, kie aperas ideologiaj roluloj. Tio okazas pri la ĉefrolulo de El árbol de la ciencia (Esperantigita kiel La arbo de la sciado, 1911) kaj en la aliaj du La dama errante (La vaganta damo, 1908) kaj La ciudad de la niebla (La nebula urbo, 1909), tio estas Londono, oni parolas pri la liberaluloj, kiuj devis ekziliĝi eksterlanden.

El pasado (La pasinteco) kunigas La feria de los discretos, Los últimos románticos kaj Las tragedias grotescas

La vida fantástica (Fantazia vivo) estas denove trilogio, kiu kunigas malsamegajn romanojn. Du, Aventuras, inventos y mixtificaciones de Silvestre Paradox (1901) kaj Paradox rey (1906),temas pri sama rolulo ĉirkaŭ oni disvolvigas socian kaj revolucian proponon. Tamen Camino de perfección (pasión mística) (Perfektiga vojo, 1902) temas pri vojaĝo kiun faras junulo sude de Madrido dum li serĉas respondojn al gravaj demandoj pri vivo kaj pri si mem.

Las ciudades (La urboj) kunigas César o nada (1910); El mundo es ansí (1912); La sensualidad pervertida: ensayos amorosos de un hombre ingenuo en una época de decadencia (1920).

El mar (La maro) vere estas tema romanaro, ĉifije de kvar -ne tri- roamnoj, ĉiuj pri maraj aventuroj, pli malpli je direkto de porjunulaj romanoj. Ĝi kunigas: Las inquietudes de Shanti Andía (1911) El laberinto de las sirenas (1923); Los pilotos de altura (1931); La estrella del capitán Chimista (1930)

Los amores tardíos (La malfruaj amoj): El gran torbellino del mundo (1926); Las veleidades de la fortuna (1927); Los amores tardíos (1942).

La selva oscura (La malhela ĝangalo): La familia de Errotacho, (1932); El cabo de las tormentas (1932); Los visionarios (1932)

La juventud perdida (La perdita juneco): Las noches del Buen Retiro 1934; Locuras de carnaval (1937); El cura de Monleón (1936).

Estas aliaj romanoj kiujn Pío Baroja ne kunigis en trilogion, kiel Susana y los cazadores de moscas (Esperantigita kiel Susana kaj la ĉasistoj de muŝoj, 1938), Laura o la soledad sin remedio (1939), El caballero de Erlaiz (1943), El hotel del Cisne(1946) aŭ El cantor vagabundo (1950).

El 1913 ĝis 1935 aperis la 22 volumoj de longa historia romano, nome Memorias de un hombre de acción (Memoroj de agema viro), bazita sur la vivo de praulo sia, la konspiristo kaj aventurema liberala kaj framasono Eugenio de Avinareta, (1792–1872), tra kio li respegulas la plej gravajn eventojn de la hispana historio de la 19-a jarcento. Temas pri: El aprendiz de conspirador (1913), El escuadrón del "Brigante" (1913), Los caminos del mundo (1914), Con la pluma y con el sable (1915), Los recursos de la astucia (1915), La ruta del aventurero (1916), Los contrastes de la vida (1920), La veleta de Gastizar (1918), Los caudillos de 1830 (1918),La Isabelina (1919), El sabor de la venganza (1921), Las furias (1921), El amor, el dandysmo y la intriga (1922), Las figuras de cera (1924), La nave de los locos (1925), kie li defendas sin el kritikoj kontraŭ sia romanmaniero faritaj de José Ortega y Gasset en El Espectador), Las mascaradas sangrientas (1927), Humano enigma (1928), La senda dolorosa (1928), Los confidentes audaces (1930), La venta de Mirambel (1931), Crónica escandalosa (1935) kaj Desde el principio hasta el fin (1935)

Baroja publikigis ankaŭ rakontojn kiel tiuj de Vidas sombrías (1900) kaj Idilios vascos (1902); memoraj kaj aŭtobiografiaj libroj, kiel (Juventud, egolatría kaj la sep volumoj Desde la última vuelta del camino, aŭ El escritor según él y según los críticos, 1944; Familia, infancia y juventud, 1945, Final de siglo XIX y principios del XX, 1946; Galería de tipos de la época, 1947; La intuición y el estilo, 1948; Reportajes, 1948 kaj Bagatelas de otoño, 1949). Li verkis ankaŭ biografiojn, kiel Juan van HalenAviraneta o la vida de un conspirador (1931); eseojn kiel El tablado de Arlequín (1904), La caverna del humorismo (1919), Momentum catastrophicumDivagaciones apasionadas (1924)-Las horas solitarias, Intermedios. Vitrina pintoresca, Rapsodias. Pequeños ensayos, El diablo a bajo precio, Ciudades de Italia, La obra de Pello Yarza y otras cosas, Artículos periodísticos kaj kelkajn teatraĵojn, kiel: La leyenda de Jaun de Alzate (1922), Nocturnos del hermano Beltrán, Todo acaba bien... a veces, Arlequín, mancebo de botica, Chinchín, comediante kaj El horroroso crimen de Peñaranda del Campo.

Graveco de lia verko[redakti | redakti fonton]

Li proponis malferman romanmetodon, tio estas, li sentis la romanon kiel fluon de okazintaĵoj, kiuj sekvas unu la alian. Tiu sekvo ĉirkaŭiras la ĉefrolulon, sur kiu baziĝas la mesaĝo de ĉiu verko. La historio estas kaj senfina kaj seneka. Pro tio oni povus konsideri, ke Baroja estas romanisto de okazintaĵoj unu post la alia.

Tamen la plej komentata sukceso de nia romanisto estas markita kiel la kreo de roloj. La plej granda parto de la baroĥaj roloj estas neadaptitaj estaĵoj, kiuj kontraŭas sian etoson kaj la socion, en kiu ili vivas. Senpovaj, ili ne kapablas montri sufiĉan energion por sukcesigi sian lukton; ili finas frustritaj, venkitaj, foje fizike, sed foje mense, de la malŝatata sistemo.

La skeptikismo de Baroja, lia ideo de sensenca mondo, lia fidomanko devigas lin rezigni pri iu ebla solvo ĉu viva ĉu religia ĉu politika ĉu filozofia kaj portas lin al pesimismo kaj individuismo neliberala, ĉar li ne estas optimisma kaj iome anarkieca.

Foje oni riproĉis al Baroja lian malzorgemon dum verkado. Tio okazis, ĉar li malakceptis la troigon retorikan de la aŭtoroj de la antaŭa realismo; kune kun siaj samgrupanoj de la “generacio de 1898” li pledis por nova estetiko, kie estus:

  • Mallonga frazaro.
  • Malfacileco kaj esprima avareco.
  • Impresionisma priskribado per elekto de signifaj trajtoj ekzemple de roluloj, kontraŭ la fotografiema priskribado de la realismo.
  • Akra lingvaĵo, vortotrezoro subigante pesimisme la altecon de la realo.
  • Intermiksado de esearetoj kaj poeziecaj intertekstoj.
  • Rapideco rakonta.
  • Konversacio vere natura kaj parolema.
  • Precizeco kaj allogeco per movemo kaj vivemo.

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)

  • Alarcos Llorach, E. 1973. Anatomía de «La lucha por la vida". Oviedo
  • Baeza, F. (ed.). 1961. Baroja y su mundo, 3 vols. Madrid.
  • Caro Baroja, J. 1973. Los Baroja. Madrid.
  • Caro Baroja, P. 1987. Guía de Pío Baroja. El mundo barojiano Madrid.
  • del Moral, C. 1974. La sociedad madrileña fin de siglo y Baroja. Madrid.
  • Elizalde, I. 1975. Personajes y temas barojianos. Bilbao.
  • González López, E. 1972. El arte narrativo de Pío Baroja en las trilogías. Nueva York.
  • Iglesias, C. 1963. El pensamiento de Pío Baroja. México

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la hispana[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.