Płóczki Górne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Płóczki Górne
germane: Ober Görisseiffen
vilaĝo en Pollando
Płóczki Górne (Pollando)
Płóczki Górne (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Koordinatoj 51° 5′ N, 15° 32′ O (mapo)51.08388888888915.533611111111Koordinatoj: 51° 5′ N, 15° 32′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 360 m
Loĝantaro 767
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
vdr

Płóczki Górne - [prononco: pŭuĉki gurne], jen pole, ekde 1947, ĝis 1945 germane Ober Görisseiffen - estas ĉena vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg), en samnoma distrikto kaj en la izera montetaro.

La vilaĝo ekestis en la 13-a jarcento pro serĉado kaj minado de oro. En la jaro 1307 la vilaĝo estis priskribita kaj nomita Schorensyffen, en 1388 Gorynseiffen, ĝis 1945 Ober Görisseiffen, kaj tuj post la dua mondmilito ĝi mallonge nomiĝis Maltanowo. En centra parto de vilaĝo troviĝas antikva, preĝejo patronata de Sankta Bartolomeo, kiu estis la unue priskribita en 1241. La preĝejo estis alikonstruita en ĉirkaŭ: 1520, 1588 kaj 1744, restaŭrita en la 19-a jarcento. En la jaro 1556 Luteranoj transprenis la preĝejon, kaj la ĝi revenis al katolikoj en 1654. Ene restis al hodiaŭ du aloj el triptiko pentrita en ĉirkaŭ 1500 kaj malfrue gotika ĉemura sakramentejo, baroka ligna ekipaĵo kaj kelke da tomboŝtonoj el la 16-a – la 18-a jarcento. El la jaro 1851 devenas masonita sonorilturo.
Proksime de la vilaĝo troviĝas la plej konata trovejo de agatoj de nuna Pollando. La agatojn oni povas trovi en porfiroj el permio.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Varsovio 1983 (pole)
  • Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Vroclavo 1984 (pole)
  • http://www.lwowekslaski.pl (pole)