P-38 Lightning
El Vikipedio
| P-38 Lightning | ||
|---|---|---|
| tipo: | ĉasaviadilo | |
| evolua(j) lando(j): | Usono | |
| produkta firmao: | Lockheed | |
| unua flugo: | 27 da januaro 1939 | |
| produktoperiodo: | 1941 ĝis 1949 | |
| nombro de ekzempleroj: | 10 037 | |
Lockheed P-38 Lightning (Fulmo) estis usona ĉasaviadilo kiun oni uzis dum Dua Mondmilito. Lockheed preparis pli ol 10,000 P-38 aviadilojn. Oni desegnis P-38 (XP-38) en la jaro 1937 kaj la provflugo okazis du jarojn poste. Unuaj P-38 aviadiloj estis en batalado en la jaro 1942.
Lockhed P-38 Lightning estis malsimila al aliaj ĉasaviadiloj ĉar ĝi havis du motorojn anstataŭ unu. Ĝi estis dufoje pli granda ol aliaj kaj povis porti 4 mitralojn kaj kanonon. Maksimuma rapideco estis 636 km por horo.
La aviadilo batalis en la Pacifiko kaj en Eŭropo. De la jaro 1944 oni uzis en Eŭropo pli rapidan P-51 Mustang ĉasaviadilon. La P-38 estis la sola usona ĉasaviadilo kiujn oni konstruis de la komenco ĝis la fino de la dua mondmilito.