P. L. Travers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pamela Travers

P. L. TRAVERS (Pamela Lyndon Travers, plumnomo de Helen Lyndon Goff; naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1899 en Mayborough, Queensland, Aŭstralio; mortis la 23-an de aprilo 1996 en Londono) estis aŭstralia verkistino.

P. L. Travers naskiĝis kiel Helen Lyndon Goff en Aŭstralio kaj elmigris en 1923 al Britio. Iom poste ŝi publikigis siajn unuajn verkojn. Ŝi ekuzis inicialojn por la plumnomo por kaŝi tion, ke ŝi estis virino.

Ŝia plej fama verko estas la rakontoj pri la magia infanvartistino Mary Poppins. Ŝi ne kontentis pri la samnomita Disney-filmo de 1964.

En 1977 P. L. Travers pro sia literara verkado estis nomumita "OBE" (Officer of the Order of the British Empire, t.e. oficiro de la Ordeno de Brita imperio).

Verkoj

  • Mary Poppins in the Kitchen, 1975
  • Mary Poppins in Cherry Tree Lane, 1982
  • Mary Poppins and the House Next Door, 1988